
|
xxxxxxxxxxxxxxxxx
|
Mi
ŝatas tiun ĉi monton
pro
ĝiaj molaj konturoj, pro (mal)certa diskreteco,
pro
netroa altiĝado, superumado ..... aŭ pro alta malaltiĝado ......
pro
netroa flatado ..... Tamen foje mi imagas, ke malantaŭ ĝi troviĝas
la
sekva montoĉeno, ĉeno de montoj kolosaj, neĝkovritaj, aspektantaj
kiel rokiĝintaj nuboj.
Tamen
pli foje mi imagas, ke la maro aperas ĉi tie – tiam la monto
forfluas, nenion vualas plu.
Povus
esti ke anstataŭ herbaro troviĝus ĉi tie profunda lago ......
Profunda profundeco ......
Mankas
profundecon al la montoj. Bizara estas profundeco de la montoj –
mala, inversa.
Do mi povus diri pri la monto, ke ĝi estas malprofunda? ..... Ne, mi
nur povus skribi tion.

|