| 
                
                 
                  
                  Verŝajne unu bildo povas diri pli ol
                          mil vortoj. Kompreneble premisante, ke tiu ĉi
                          milo da vortoj priskribas tion kion tiu ĉi
                          bildo montras, kaj tiu ĉi bildo montras tion
                          kion priskribas tiuj ĉi vortoj – la premiso fola
                          kaj riska, ĉar la
                          priskribo kaj la bildo, priskribante kaj
                          montrante la samon, ekzemple la vidaĵon je la mondo
                          tra iu fenestro, neniam kovros unu l'alian
                          plene, iuj partoj de la vidaĵo restos por ĉiam
                          nepriskribeblaj, samkiel la bildo ne montros
                          iujn nevideblajn partojn, areojn, aŭ tavolojn de la vidaĵo –
                          do la teksto priskribos tion kion la bildo ne
                          montros, kaj la bildo montros tion, kion la
                          teksto ne priskribos, aŭ priskribante kaj
                          montrante la samon ili priskribos kaj montros
                          ion alian, ne la samon, ion malsaman..... Ni pripensu la tagtempon. Ĉar tutcerte
                          temas pri tago. Escepte nur se la fenestro
                          troviĝus ie malproksimege norde aŭ sude, kaj feliĉe estus
                          tie la sennokta somero – ambaŭ malproksimege
                          norde kaj malproksimege sude ne kreskas altegaj branĉabundaj
                          arboj, do sendube la fenestro ne troviĝas tie,
                          kaj se ne tie, tiam tutcerte ĉi-loke tagas, tamen ni ne scias ĉu jen la
                          komenco, mezo aŭ fino de la tago. Blanka
                          frosto indikas la vintron, ne tute forĵetitaj
                          folioj indikas la finon de aŭtuno – se estas
                          vere tiele, tiam tagoj estas malhelaj,
                          krepuskemaj, grizaj, nebulozaj. Mateno
                          aspektas kiel vespero, vespero aspektas kiel
                          tagmezo, tagmezo aspektas kiel antaŭtagmezo,
                          antaŭtagmezo aspektas kiel posttagmezo.... Densaĵo
                          de arboj. Branĉaroj interplektitaj. Plej
                          probable jen iu ĝardeno. Maljuna. Aŭ parko.
                          Prefere ne arbaro. Ankoraŭ ne. Eble rando de
                          arbaro. Helgriza ĉielo videbleta tra reto de
                          linioj sugestas malplenecon, vakuon, ke
                          malantaŭ tiuj riĉegaj tufegoj danĝere similaj
                          al aktinioj kaj krinoidoj do
                              eble tiu ĉi ĝardeno troviĝas ne sur la
                              fundo de la ĉielo, sed de la maro? ne, ne,
                              koloroj estas tute ne-maraj, ne-oceanaj,
                              eĉ ne-lagaj, prefere teraj-aeraj, tamen ĉu
                              oni povas fidi kolorojn sur la bildo, tiu
                              ĉi aŭ iu alia? troviĝas la
                          spaco libera, ne okupita – de iu kaj de io ne
                          okupita? Ekzemple de
                          arboj same altaj kaj interplektitaj, de domoj,
                          konstruaĵoj, glaciaj palacoj, nubaj kasteloj.
                          Kiom vasta estas la spaco suspektata pri
                          malpleneco? Kien ĝi atingas? Ĉu ĝi estas
                          finita aŭ eble nefinita, fina aŭ
                          senfina, kaj se finita, tiam kio ĝin finas,
                          kio ĝin limigas, kio enpenetras ĝin de l'alia flanko?
                          Aŭ kion ĝi enpenetras, kion atakas, kion
                          provas forpuŝi ruze? Oni ne scias ankaŭ kio
                          troviĝas super arboj, kvankam oni facile tion
                          povas imagi – ja vere malprobable pendas super ili giganta roko. Iom
                          pli malfacile oni povas konjekti, kio troviĝas
                          sube, ĉar la konstato, ke la grundo, la tero,
                          tute ne malsatigos nian scivolemon,
                          eĉ kontraŭe: kia grundo? kia tero? ĉu kovrita
                          de jam morta graso aŭ de kadavraĉo de foliaro? eble
                          nuda, piedbatita, purigita far venta balailo?
                          pavimita? kovrita per sablego aŭ ŝtonetoj?....
                        Oni ankaŭ ne scias kio
                          estas ene, en la ĝardeno. Kio kuradas en
                          branĉaroj. Mi scias, ke la sciuro. Nu, sed
                          tion scias mi – la bildo tion ne scias. Mi
                          povus loki la sciuron en iun frazon de la
                          priskribo, lerte kontrabandi la rakonton pri
                          tio kiamaniere ĝi trakuras kelkfoje tage la
                          preskaŭ saman itineron ekaperinte de
                          malantaŭ ega orgojla kverko kaj kaŭranta apude
                          nuksujo, kaj malaperas ien en larĝegan tilion kreskantan antaŭ
                          la bildo (premisante, ke la spaco neokupita
                          troviĝas malantaŭ la bildon).... 
                Mi jam verkis pli ol kvincent vortojn. Tute senbezone. Mi verkos kvincent vortojn pli – ankaŭ tute ne bezonatajn. Eĉ se la sekvaj kvincent vortoj temus ne pri tio kio ne videblas sed nur pri tio kio videblas, neniu kiu tralegus ilin ekvidus la bildon ĉi-supran kaj ja ĝuste tian devus ekaperi antaŭ okuloj de leganto... Kaj se mi, anstataŭ priskribi tion kio videblas, priskribus tion kio ne videblas, mi lokus en la sekvaj linioj kelkajn rakontojn pri fazano, kato, pego, talpo, granda patro frakseno. Tamen ĉiujn rakontojn mi ne lokus. Kaj se anstataŭ ĉiu vorto estus unu bildo, ĉu ili scipovus turmenti nin per tiaj nenecesaj, nebezonataj demandoj? Inciti dormemajn mensojn per duboj alvenantaj de nenie, samkiel la kristaletoj de frosteto, foje same ravantaj nin far sia absurdeco, metaforeco de plej alta kvalito, brilantaj akre kaj igantaj nin fermi okulojn por ke ni ne blindiĝu. Dubinda tio estas, tre dubinda... La bildo, je siaj originalaj mezuroj, konsistas el tri milionoj sescent kvardek kvar miloj kaj dudek ok rastrumeroj – tio ŝajnas nekredebla, sed ĝuste tiun nombron ni ekhavas multobligante 2484 je 1467. Kaj se oni ĉiun mastrumeron anstataŭigus per unu vorto, sufiĉe eta, por ke ĝi okupu la spacon de unu mastrumero, sed ne tiel malgranda por ke ni ne povu ilin legi, ĉu tiam tia tekstobildo estus la vera fenestro je la mondo, la fenestro, en kiu oni povus ekvidi la tutan mondon?....... Verkinte preskaŭ tricent vortojn pli, tiu ĉi teksto ne iĝis malpli nenecesa, nebezonata, ol ĝi estis dekomence. Anstataŭ interplekti vortojn kaj pensoj simile al frostitaj branĉoj, sufiĉis verki: televido ne troveblas ĉi tie, ĉar tio ne estas TELELANDO. Sed antaŭ preskaŭ okcent vortoj mi ne konis tiun ĉi vorton. Tamen ne pri ĉi unu vorto temas. Ne nur pri ĝi. Ne pri ĝi antaŭ ĉio. Antaŭ ĉio temas pri tio, ke nenio pli okazas en la mondo ol tio, kion ni vidas tra la fenestro. Oni eĉ ne devas ŝanĝi la foton. En aliaj fotoj okazus la samo kaj tiom same, ĉar povus okazi nek pli nek malpli nek io alia ..... Plena statikeco? Trompa kvieto kaj paco? Ja estas ĝuste tiele: plena statikeco kaj trompa kvieto kaj paco kaŝantaj frenezegan tumulton. Do devus esti alia kanalo: LTD – Liberlanda Televido Dinamika. Dinamika bildo kaŝus en si hipnotan senmovon. La rezulto estus la sama. Ĉar ne povus esti alia. Do la dua kanalo ne estos necesa kaj bezonata. Samkiel la unua ...... Kaj dirante la veron nek tiuj naŭcent kelkdek vortoj ĉi supre, nek la bildo (tiu ĉi foto) ne montras, ne prezentas, tiun ĝardenon. Kion do ili prezentas? Oni ne scias. Oni scias, ke ili estas la fenestroj je la mondoj. Kiuj mondoj? Ankaŭ tion oni ne scias. Oni scias, ke nun estas ĉi tie pli ol mil vortoj. Se jes, tiam ni rigardu tra la fenestro kaj ne ĉagreniĝu pri bildoj pentritaj, desegnitaj, skribitaj, fotitaj, verkitaj....  |