![]()  | 
          Oni
              diras, ke havi ĉion estas kvazaŭ havi nenion, kaj voli
              ĉion estas
              kvazaŭ voli nenion, kaj esti ĉie jen kvazaŭ esti nenie...
              Kaj tiel
              plu. Oni povus listigi longe: vidi ĉion estas kvazaŭ vidi
              nenion,
              aŭdi ĉion estas kvazaŭ aŭdi nenion, scii ĉion estas kvazaŭ
              scii
              nenion... Ĉu estas vere tiele – mi tion ne scias. Samkiel
              plimulto
              de tiaspecaj diraĵoj, ĝi estas nepreciza, ne nur pro la
              vorto
              "kvazaŭ"; kvankam ofte ni malparolas tiun ĉi vorton kaj
              ni diras simple "scii ĉion jen scii nenion", tamen ĝi
              tutan tempon ĉeestas en niaj mensoj, kio indikas ke ne
              temas pri
              identeco de tiuj du statoj, du situacioj, sed temas nur
              pri ilia
              simileco. Identeco ne gradigeblas: du aĵoj, objektoj aŭ
              situacioj
              povas esti aŭ identaj aŭ ne; dum simileco gradigeblas
              facilege: du
              aĵoj, objektoj, aferoj aŭ situacioj povas esti pli aŭ
              malpli
              similaj. Tio estas evidentega, kvankam evidenteco ne
              signifas, ke ni
              ne devus tion analizi. Ho, ne! Ĝuste tia evidenteco estas
              granda
              iluzio, estas aĉa insido kiu kaptas nian atentecon...
              Interese, ne
              ĉio taŭgas por tiaj diraĵoj. Ekzemple: formanĝi ĉion estas
              kvazaŭ formanĝi nenion. Eĉ se ni forte substrekos kvazaŭ,
              la
              frazo sonos stulte. Eble stultecan karakteron de la frazo
              rezultigas
              la fakto ke manĝado, aŭ formanĝado, estas io multe pli
              konkreta ol
              estado, sciado aŭ havado (posedado). Dirante la veron, ni
              ne scias
              kio signifas esti, havi aŭ scii, dum ni tre bone scias
              kion signifas
              manĝi kaj formanĝi. Same,
                eble eĉ pli, interesas
                tio ĉu tiaj diraĵoj mesaĝus
                la samon aŭ ion similan, se ili estus renversitaj, do:
                havi nenion
                jen kvazaŭ havi ĉion, aŭ: scii nenion estas kvazaŭ scii
                ĉion...
                Kaj tiel plu. Sendube multaj renversaĵoj surprizus nin
                pere
                de sia bizareco, eble
                eĉ frenezeco. Kaj ankaŭ per
                embarasiga sagaceco. 
            Tamen
              ni kuraĝe puŝu
              nin pluen.
            Esti ĉie jen kvazaŭ esti nenie. Se jes, tiam: strebi (iri, veturi, flugi, kuri) ĉien jen kvazaŭ strebi nenien. El kio rezultas, ke ĉie estas nenie. Aŭ ke ĉie estas kvazaŭ nenie. Ĉu rezultas el tio, ke nenie estas ĉie? Tion mi ne scias. Mi nur scias, ke nun, ie (sub, super, antaŭ, malantaŭ aŭ apud) oni devus listigi ĉiujn aliajn domenojn: tiujn jam ekzistantajn kaj uzatajn, tiujn jam ekzistantajn kaj ne uzatajn (se estas tiaj), tiujn ankoraŭ ne ekzistantajn sed kiujn povus ekzisti kaj esti uzataj... kaj tiel plu. Praktike tio signifas prezenti la aron de ĉiuj kombinaĵoj duliteraj kaj triliteraj. Kaj ankaŭ kvarliteraj. La fakto ke nuntempe plimulto da ili ne estas ligitaj kun iu ajn domeno ne signifas, ke tia situacio daŭrus eterne. Oni ja ne scias kiaj kaj kiomaj domenoj ekaperos – se .xxx indikas retejojn pornografiajn, tiam .yyy povus indiki retejojn puritanajn. Kaj la kombinaĵo .alia aŭ .mal indikus retejojn aliajn ol ĉiuj ceteraj retejojn. Ekzemple. Kaj tiel plu. Nu, sed se: verki-skribi ĉion estas kvazaŭ verki-skribi nenion, kaj: verki-skribi nenion jen kvazaŭ verki-skribi ĉion, interesas nin kio atendas nin musklakinte la kombinaĵon ĈAD  |