Stranga
                sakstrato. Senelirejo – oni parolas kaj verkas. Stulte
                kaj sensence, sed metafore. Se oni eniras la sakstraton
                tio signifas, ke ekzistas enirejon, kaj kutime enirejo
                estas ankaŭ elirejo – senelirejo estus ankaŭ senenirejo
                - - - - - escepte nur se tuj post eniro la enirejo
                fermas sin samkiel faŭko krokodila, escepte nur se tio
                ne estas sakstrato, sed iu nigra truo..... Ne, tio ne
                estas la nigra truo. Tio estas la sakstrato. Ĝi povus
                esti nomita Nigra Truo sed tiun nomon ne havas. Oni diras pri ĝi ARTERIO DE ARTOJ kio ŝajnas kriege kontraŭa je sakstrateco, sed tia
                  ne estas, ĉar jena sakstrato estas
                  nekredeble longa, pli kaj pli longa, eĉ senfine longa, simila al
                  sako senfunda. Aŭ al maniko. Aŭ al piediko. La tunelo sen
                  lumeto ĉefina, ja la finon ne
                  havanta. Fekintesto senanusa. Fekintesto kun la anuso
                  en infinito.... Do la arterio. La arterio pulsanta per
                  arto. La arterio tra kiu fluas ĉiuspecaj artoj. La strio de
                  laborejoj kaj metiejoj kaj artejoj. Pri la nombro da ili oni povas diri nekalkulebla. Plej diversaj. Plej
                  variaj. Iuj preskaŭ kiel
                  palacoj, aliaj apenaŭ kiel
                  paperfolio aŭ peco de forbalaita grundo.
                  Troveblas ankaŭ tiuj kiuj estas nur la
                  kapo – la menso – la stato de menso - - - - - - Ja ĉio povas esti arto. Ĉio volas esti arto. Ĉi pensas, ke estas arto, konsideras sin kiel arto. Eĉ la milito. Jes. Arto de
                  milito – tion oni diras kaj verkas. Multaj pensas
                  tiele. Politiko – arto de regado. Tagmanĝaĉo – arto de kuirado.... Arto de amindumado.....
                  Arto de klaĉado..... Kio do estas ludi
                  fortepianon? Jen arto de fingrokurado. Samkiel promeni
                  jen arto de piedsvingado..... Kaj kio estas arto? Ĉio estas arto, ĉio volas esti arto, ĉio pensas ke estas arto, ĉio konsideras sin kiel
                  arto. Do arto estas ĉio. Ĉiu agado estas arto. Ĉar esti estas arto. Ekzisti
                  estas arto. Kaj ne esti ankaŭ. Ne ekzisti ankaŭ.... Do kio estas ARTO? Kaj
                  kiel ARTO diferencas de arto? Kiel arto diferencas de arto? Jen arto de demandado. Jen arto de respondado...... Eble
                      ie ĉi tie troviĝas tia
                      laborejo – demandejo-respondejo. Vi devas
                      trovi ĝin kaj trovi en ĝi la majstron, saluti kaj riverenci lin kaj peti ĉu li akceptos vin kiel lian disĉiplon. Kaj ne prenu lian helpanton, la
                      submajstron, por la majstro. Tio ankaŭ estas arto..... Kaj ĉio ĉi en la streta sakstrato kiu estas
                      larĝega arterio.