| 
                
                 
                
                Arto de
                      mortado estas la plej
                      malfacila inter ĉiuj
                      artoj. Nekompareble pli malfacila ol arto
                    de vivado, kiu ne estas konsiderata facila. Ĝi estas malfacilega pro
                    tio, ke oni ne povas ekzerci sin al ĝi, tial mankas
                    majstroj de mortado. Renkonteblas majstroj de
                    vivado, ĉar oni povas ekzerci sin al vivado.
                    Kompreneble, oni povas prepari sin por
                    morti,
                    same kiel oni povas prepari sin por ludi
                    improvizitan muzikon, sed malgraŭ tio oni neniam
                    scias kion kaj kiel oni
                    ludos. En tio konsistas la ĉarmo kaj malbeno de
                    improvizado. Foje oni ludas pli bone, foje pli
                    malbone – tre gravega estas tio, ke oni ĉiam povas
                    ludi denove, ankaŭ pli bone aŭ malpli bone. Oni ne
                    povas ripeti mortadon. Belegaj improvizaĵoj okazas
                    multe pli ofte ol belegaj mortadoj. Nekompareble pli
                    ofte. Bedaŭrinde. Bedaŭrinde, tio estas nur bone aranĝitaj vortoj, nenio pli. Bone aranĝitaj vortoj ĉiam estas io pli ol nur bone aranĝitaj vortoj. Sendube ili estas io pli ol malbone aranĝitaj vortoj, ĉar tiuj estas io malpli. Oni povas daŭrigi tian disputon senfine. Bedaŭrinde, ĉiu kombinaĵo de vortoj estos nur io malpli, aŭ io pli, ol tio kion ĝi priskribas. Ĝi neniam estos tio kion ĝi provas priskribi. Prenu, ekzemple, mortado. Probablege temas pri io pli ol la ĝusta momento de morto. Temas pri sinproksimado al tia momento. Se jes, tiam ja tuta vivo estas nenio alia ol mortado, sinproksimado al morto. Sed tio ankaŭ estas nur vortoj ruze aranĝitaj. Nenio pli. Kaj samtempe io pli. Iu katino estis mortanta belege. Blanka kun griza vosto. Neniu sciis, ke ŝi estis mortanta. Probable ankaŭ la katino mem tion ne sciis. Kaj kiam ŝi tion eksciis, tiam ŝi simple malaperis. Tamen ŝi ne meritas titoli ŝin majstrino, ĉar ŝi faris du erarojn. Kvankam ĝi kaŝis sin en loko kie ŝi neniam antaŭe sin kaŝis, certe por ke neniu ŝin tie serĉis, la arbustoj kreskis tro proksime de la domo. Kvankam nenion ŝi postlasis, tamen forgesis forpreni la rememorojn pri ŝi. Ĝuste tiele mi imagas la propran mortadon: mi malaperas kaj neniu scias kion je mi okazis – tiam ĉiuj komencas diri: ho! li malaperis! kie li estas? verŝajne li mortis..... FORIRIS..... ha! kiel belege li mortis! mortis ne mortante..... Ve! Kial neniam nenio okazas tiel kiel ni tion imagis? Ja tiel belege ni imagas.... <<<  |