Krediton
          vi volas
          preni?
        
        Vi
          volus, ke
          ni vin kreditu?
        
        Per
          kio? Per
          oro? Per
          arĝento?
          Per dolaroj aŭ
          eŭroj?
        
        Forgesu
          pri tiaĵoj.
          Ne pensu. Ili tute ne valoras ĉi
          tie. Nenion vi aĉetos
        ĉi
          tie, eĉ
          se vi havos sakegon de brilantoj. Vi estos povrulo.
          - iam oni skribis
            arĝentajn
(vere
          arĝentajn)
literojn
          sur purpura pergameno – tio aspektis bele, sed ne pli bele
          ol inkaj (vere inkaj) literoj skribitaj sur blanka papero – aŭ
          iuj ajn literoj skribitaj sur io ajn – beleco
          ne dependas nur de materialo uzita -
          
        Vi
          povas pensi, ke mi estas stultulo, ke mi ŝercegas,
          ke mi primokas vin. Pensu kion vi volas. Estu liberpensulo. Aŭ
          libropensulo. Do, pensu libere. Aŭ
          pensu libre. Aŭ
          pensu libere libre.
        
        Se
          vi ne povas pensi libere, se mankas al vi liberaj kaj libraj
          pensoj,
          tiam ni povas krediti vin per tiaj pensoj. Sed tia kredito
          estas
          danĝera,
        ĉar
          ne estas facile ĝin
          pagi. Tia kredito povas facile vin malliberigi aŭ
          prefere vian menson – sed ĉu
          via menso estas io alia ol vi mem? ĉu
          via menso estas io ekzistanta sendepende de vi mem? ekstere de
          vi? mi
          timas, ke ĉio
          kio okazas je via menso okazas ankaŭ
          je vi mem – aŭ
            eble mi malpravas kaj eraras, do mi konsilas al vi, eĉ
          admonas, prikonsideru tion zorge kaj profunde.
        
        Ŝajnas
          al mi, ke estus pli bone krediti vin per vortoj.
        
        Jen
          la simpla kaj malkomplika kredito: ni donas al vi vortojn – vi
          redonas al ni poemetojn, rakontojn, eseojn, novelojn aŭ
          romanojn, dependas de grandeco kaj valoro de la kredito
          konsentita.
        
        Kompreneble,
          estas aliaj kreditoj, ekzemple ni povas doni al vi versojn,
          ideojn,
          motivojn, teksterojn, fragmentojn, ĉapitrojn,
          sed ankaŭ
          nur inspirojn, indikojn, aludojn ...... ne ne ne, mi tropeliĝis,
          tro entuziasmiĝis
          ...... Vortoj estos vere la plej bonaj. Tiele ŝajnas
          al mi, sed certe mi povas erari.
        
        Kiel
          uzi la krediton? Ho, vere simple, eĉ
          simplege. Ne, vi ricevos neniun vortaron. Ni ne donos al vi ĉiujn
          vortojn samtempe. Vagante tra tiu ĉi
          lando vi preskaŭ
        ĉie
          povos facile trovi amikecajn kaj utilegajn vortmaŝinojn,
          vortejojn, vortilojn, vortdonilojn kaj aliajn similajn
          vortaparatojn.
          Kaj vi povos preni po kelkajn vortojn. Ĝuste
          tiom kiom vi tiumomente bezonos. Kie troviĝos
          tiaj aparatoj? Nu, serĉu
          la signon kiu havas la formon de faligita litero K aŭ
          de litero V enbatita en horizontalan streketon kvazaŭ
          kojna hakilo en lignan tabulon.
        
        Kaj
          se vi ne amas vortojn? Se vi preferas malparoli kaj muti? Tiam
          ni
          povas krediti vin per hieroglifoj aŭ
          piktogramoj, per strekoj, desegnaĵoj,
          makuloj multkoloraj. Ankaŭ
          per tipoj, per tiparojn, per grafemoj kaj grafikaĵoj
          ......
        
        Do,
          pensu trankvile kaj nehasteme. Pensu libere pri libroj.
        
        
        Kaj
          se vi preferas danci?
        
        Nuuuu,
          tiam mi devas pensi trankvile kaj nehasteme.
        
        
        Ja
            skribante, desegnante aŭ
              ludante, la mano dancas bele.