| 
                
                 
                  
                  Halucinoj
kaj
                    imagaĵoj povas esti precizaj kaj klaregaj, tiaj kun
                    eĉ la plej absurdaj detaloj, sed ĝuste en kazo de
                    halucinoj absurdo estas inda kaj enda. Ja malebleco
                    realigi ilin estas la bazo por halucinoj kaj
                    imagaĵoj. 
                Okazas ankaŭ halucinoj necertaj kaj nebulecaj. Partaj. Komencitaj kaj nefinitaj. Kvazaŭ hontigitaj, malkuraĝigitaj de ilia komenca aŭdaco, tro freneza impeto, aŭ eble nur tedaj pro troa bridemo..... Aŭ simple nekompleta, nefinita, ĉar rompita pro iu bagatela kaŭzo – kaj tiu rompo estas kvazaŭ fermi la pordo, kiun oni poste ne povas malfermi por eniri tien kaj fini tion kion oni iam komencis.  | 
              ||
| 
                 
                  
                   - - - - imagu kvar projekciilojn – en ĉiu
                      projekciilo alia rakonto sur kelkaj dekoj da
                      lumbildoj – aŭ eble kvar ĉapitroj de la sama
                      novelo – aŭ
                      eble unu sama historio rakontita je kvar diversaj
                      manieroj – tion mi ankoraŭ ne scias – kaj ĉiu
                      lumbildo estas kvazaŭ unu paĝo - - - - - - kvar rakontoj
                        estas projekciataj samtempe, ĉiu sur unu el kvar
                        vandoj de la salo kaj ĉiu je sia rapido – knarado de
                        projekciiloj ŝovantaj la kadretojn devus esti
                        komponita en iun ostinaton tiele ritmiganta la
                        rakonton – kaj homoj sidas meze – ili sidas sur
                        la seĝoj: se vizaĝe al unu vando, tiam dorsen al
                        la vando vidalvida – ili legas sekve, laŭvice,
                        aŭ alterne, aŭ laŭvole, senorde, kaose – estas
                        interese kiomlonge povus la projekciiloj labori
                        sen rompoj, fajroj, kojnumado - - - - - - - kial
                        ne projekciiloj ciferecaj? pro tio ke la tiaj estas mutaj
                        laŭnature - - - - -
                  
                   
                   
                 La kvarlibro lumbilda.  | 
            ||
| 
                
                 Jen ĉio. Nenio pli. De longa tempo nenio pli. Neniuj disvastigoj. Neniuj detaloj. Daŭre oni ne scias sur kiaj seĝoj la homoj estos sidantaj, kiel la seĝoj estos aranĝitaj, kiel la homoj ŝanĝos iliajn lokojn, kiel la vandoj devus esti preparitaj.... Aperis neniu indiko pri tio, ĉu kvar rakontoj estu unu rakonto rakontita je kvar diversaj lingvoj, aŭ ili estos vere kvar diversaj rakontoj, aŭ kvar partoj de unu sama rakonto rakontitaj en unu lingvo...... Tamen tio ne gravas. Antaŭ ĉio gravas tio, ke ĝis nun ni ne scias kiun historion tiu verko, aŭ tiuj verkoj, rakontos. Tute nenion ni scias pri tio. Do ni daŭre devas atendi pacience. Kaj aŭskulti zumadon de komputilaj ventumiletoj.  |