Sendube
      temas pri galerio arta, do tia kie oni prezentas kaj montras
      diversajn artaĵojn.
      Tamen ne ĉiujn
      artaĵojn
      oni povas montri tie. Nur folajn kaj foliajn. Sed ĉu
      tio signifas, ke nur tiuj kiuj estas samtempe folaj kaj foliaj, aŭ
      eble sufiĉas
      ke artaĵo
      estas nur fola aŭ
      nur folia? Sufiĉas,
      ke ĝi
      estas nur folia. Do, iu ajn artaĵo
      prezentata en la galerio nepre devas esti folia, sed nur povas
      esti
      fola. Artaĵoj
      foliaj kaj ne folaj estas konsiderataj kiel prezenteblaj, sed
      artaĵoj
      folaj kaj
      ne foliaj estas konsiderataj kiel neprezenteblaj en Galerio
        Folia.
      
      "Artaĵo"
      estas la nocio tiel neklara, ke ni eĉ
      ne provos ion ajn klarigi, ni nur indikos, ke ĉi
      kaze, do en la kazo de tiu ĉi
      galerio, verkaĵoj
      estas konsiderataj kiel artaĵoj...
      kompreneble ne ĉiuj...
      Kio estas fola kaj kio ne estas oni ankaŭ
      povas sufiĉe
      bone rekoni –
      kompreneble ne ĉiuj.
      
      Kaj
      kio signifas, ke iu artaĵo
      estas folia? Ho, jen vera
      enigmo, io eksplikenda.
      Kutime, oni imagas folion
      kiel rektangulan, negrandan pecon de papero. Kutime, do ne ĉiam.
      Iam oni povas imagi folion kiel nerektangulan, negrandan pecon de
      papero. Iam oni povas imagi folion kiel nerektangulan, negrandan
      pecon de nepapero – do de kio: de ligno? de ŝtono?
      de metalo? de arboŝelo?...
      nu, kial ne? tio dependas .... de kio tio dependas? de dikeco? ĉu
      tre tre maldika rektangula aŭ
      preskaŭ
      rektangula peco de ŝtono
      povas esti konsiderata kiel folio? nuuuu..... kaj arbfolio? .....
      ho,
      arbfolio estas folio laŭdifine
      .... ne laŭdifine,
      sed laŭvorte
      – tio estas grava diferenco ..... tamen,
      ĉio,
      aŭ
      preskaŭ
      ĉio,
      verkita-skribita-desegnita sur arbfolioj povas esti prezentata en
      la
      galerio .... sed
      prefereble verkaĵoj
      surarbfoliaj. Kaj ĉu
      rektangula, negranda peco de tolo estas folio? Prefereble ne.
      Tamen
      iam, en iuj specialaj kazoj –
      jes.
      
      Nu,
      bone, materialo estas grava kaj interesa problemo, tamen multe pli
      interesa estas problemo de paĝoj.
      Ja ĉiu
      folio havas du paĝojn.
      Ĉu tio signifas, ke
      akcepteblaj kaj prezenteblaj estos nur artaĵoj-verkaĵoj dupaĝaj,
      do duflankaj? Kompreneble la plej interesa estus la folio unupaĝa.
      Jes. La folio kiu havas nur unu paĝon.
      La folio unuflanka ..... Ekrano? Ekrano komputila? Ĉu vere? Unuflanka-unupaĝa ĝi estas
        (nu,
        almenaŭ preskaŭ unupaĝa kaj unuflanka),
        fola ĝi povas
        esti, ankaŭ freneza, sed ĉu ĝi estas folia?
      
      Folia
      ne signifas nur unufolia. La prezentata artaĵo-verkaĵo povas esti
      dufolia, trifolia, kvarfolia... multfolia. Kial ne? Kompreneble,
      tia
      aĵo multfolia ne povas esti libro, do ĝi ne povas esti la stako da
      folioj – folioj ne povas esti metitaj unu sur alian, ili devas
      esti
      metitaj unu apud alia; ne nur surebene, ankaŭ enspace....
      
      Kaj
      kartoj? Kial ne. Precipe kARTOj.
      
      Kaj mapoj? Kial ne... Tamen... Ĉu
      mapo estas folio? Sendube ĝi estas foliego. Jen la sekva problemo:
      problemo de mezuro, de grandeco. Imagu do la jenon: prenu unu
      paĝon
      el la kajero, pligrandigu
      ĝin dekfoje, ne, dudekfoje, ĉu ĝi daŭre estos la
      paĝo? Se ne, do en
      kion ĝi transformiĝos? En la mapon? La mapon de kio?
      
      
      La fola galerio de paĝarto
      invitas vin.