Je
        unua vido: la mapo. Je la dua: jam ne. Ĉar
        se la mapo, do la mapo de kio? De la fruktoĝardeno.
        De la fruktoĝardeno,
        aŭ
        nun jam de ĝardeno
        surprize rapide arbariĝanta,
        eble eĉ ĝangaliĝanta...
        Sed se la mapo de fruktoĝardeno, kial mankas padoj, bedoj,
        arbustoj,
        benkoj kaj multaj aliaj objektoj, kiuj troviĝas aŭ povus troviĝi
        en tiu fruktoĝardeno, eĉ en tia sovaĝiĝanta? Do, prefere ne la
        mapo. Io simila al la mapo. La kvazaŭ-mapo. La preskaŭ-mapo de
        fruktoĝardeno. Aŭ, verkante la veron, de l'arboj. De l'arboj
        kreskantaj en tiu ĉi fruktoĝardeno. Unu arbo sur unu folio, nu,
        sur
        unu paĝo. Ĉiu branĉo estas unu frazo aŭ unu vorto. En
        diversaj lingvoj. Ĉiu arbo multlingva. Iuj printitaj, iuj
        kaligrafiitaj, iuj koloraj, iuj grizaj. La frazoj skribitaj aŭ
        printitaj, koloraj aŭ grizaj, plektiĝas, kruciĝas kiel branĉoj,
        prefere kiel branĉegoj, ĉar ili ne estas tiom etigitaj, ne
        formas
        densan reton.
        Estas
        kelkdek da tiuj ĉi
        arboj. Do kelkdek folioj, kelkdek paĝoj. Eble preskaŭ cent. Tiuj
        ĉi
        folioj estas algluitaj (aŭ
        alhokitaj aŭ alfiksitaj)
        al teksaĵo
        dika kiel papero kaj simila al papero kolore kaj teksture, do
        vidata
        je distanco ĉio
        ŝajnas sufiĉe homogena tukego, eble iom neglata. Neregula
        tukego.
        Tute ne rektangula. Verŝajne tia estas tiu ĉi fruktoĝardeno –
        neregula, iom breĉa,
        ie eltranĉita, ie
        senpartigita, ie ŝirranda. Kaj se la distanco estus pli granda,
        tiom
        granda, ke la literoj malklariĝus, kunfandiĝus (kompreneble la
        distanco dependus da okuloj rigardantaj la mapon – eble ies
        okuloj
        vidus la mapo ĉiam klarege, ne gravas je kioma
        distanco), tiam la verkaĵo-artaĵo aspektus kiel prahistoria,
        antikvega teksto skribita pere de nekompreneblaj hieroglifoj –
        eble
        iu skribo nelineara C?
        eble
        la plej antikva mapo de la mondo? Strukture kaj konstrue
        FRUKTOĜARDENO estas simila al BOOKLYN MAP. Ankaŭ al LA MAPO DE
        £ÓD¬. Nu kaj? Ĉu tio estas iu problemo? Ĝi similu. Ja ĉiu libro
        kodeksoforma
        similas al iu ajn libro kodeksoforma – ĉu tio signifas, ke
        aŭtoro
        estis tro influata? ke li imitas? ke li nur sekvas ies
        vojon anstataŭ serĉi la
        sian propran? Ĉiu mapo,
        strukture kaj konstrue, ankaŭ similas ajnan
        mapon.
        La aŭtoro de FRUKTOĜARDENO havas la nomon Dar³sowa
        Kowanowski. Do similan al
        la nomo de aŭtoro de BOOKLYN MAP. Ankaŭ similan al la
        nomo de aŭtoro de MAPO DE
        £ÓD¬. Ĉu tio signifas, ke li mem aspektas simile al ili?
    
    
    
    
    
    
           