Kiam
              mi iras tra stratoj de la urbo, mi imagas, ke la domoj
              estas gigantaj
              literoj, kaj la stratoj – interlinioj kaj spacoj inter
              vortoj,
              inter literoj, dum la kortetoj – malplenaj internoj de
              literoj
              ...... Do, se ni platigus la domojn, kaj malpligrandigus
              la urbon ĝis
              mezuroj de ordinara paperfolio, tiam ni havus la paĝon
              de teksto.
          
          Kiam
              mi legas, mi imagas min
              vagi
              inter la literoj; se ni pligrandigus, nu, gigantigus tiujn
              literojn,
              ili estus kvazaŭ
              domoj, kaj mi, same mirakle ne pligrandigita, mi kaŝkurus
              inter la
              literoj domoj, laŭ interlinioj, samkiel ordinara iranto
              kiu hastas
              je
              la strato ......
          
          
          Tiel
la
              aŭtoro, Dorwałas Oknowawski, prezentas en la katalogo de
              la
              ekspozicio siajn inspirojn, sian pensomanieron. Tamen li
              ne klarigas,
              ĉu li mem verkis la suprajn frazojn, aŭ eble legis ilin
              ie, kaj ili
              tiom fortege enpenetris lian menson, ke nun li konsideras
              ilin kiel
              la siajn kaj eĉ ne provas diveni kiu vere verkis ilin,
              eble eĉ li
              mem, sed antaŭ multaj jaroj, kiam li estis multe pli juna.
              Ne
              gravas.
          
          
          Jen
              mapo
              de la urbo Łódź. Sed ne de la tuta urbo. De iu parto,
              malfacilas indiki kiun. Eble ĝi estas Książęcy Młyn (La
              Sacerdota Muelilo), eble regiono de la ĉefa strato,
              Piotrkowska. Ni
              ne scias ankaŭ kial ĝuste de tiu ĉi urbo. L'aŭtoro
              silentas pri
              tio, indikas neniujn kaŭzojn, do ankaŭ ni silentos – foje
              ja
              kialo estas tiom banala, ke tute ne meritas iu ajn
              pritrakton. Alian
              problemon nepre bezonas profundan prikonsideron: kia estas
              tiu ĉi
              mapo.
          
          Same
            kiel iu ajn mapo, ankaŭ ĝi
            estas faldebla. Faldita similegas al la libro, kvankam iom
            netipa, se
            temas pri la
            formato. Unu paĝo enhavas unu blokon,
            aŭ la domojn
            troviĝantajn
            en la areo
            inter kvar orte kruciĝantaj stratoj ||=
            tiu ĉi urbo, aŭ almenaŭ
            iu parto da ĝi, havas la strukturon similegan
            al tiu de amerikaj ŝaktabulaj urboj – la ortan reton de
            stratoj –
            do la nocio de la bloko devus esti sufiĉe klara =||.
            La makulo kiun kreas domoj
            kaj konstruaĵoj estas transformita en la literon, aŭ en
            kelkajn
            literojn komponiĝantajn en silabon aŭ en
            vorton. Samtempe tia
            literego
            konsistas el centoj da literetoj (samkiel la muro konsistas
            el la
            brikoj) – simple, ĝi estas la teksto. La faldita mapo estas
            distranĉita tiel, ke oni povas turni la
            foliojn libromaniere. Do ni havas aferon kun preskaŭ normala
            libro,
            kies folioj estas kunigitaj sufiĉe lertege kaj ebligas
            etendi tutan
            libron mape, transformi tutan libron en tukegon;
            nur post kiam la mapo-libro estas etendita oni povas tralegi
            la
            tekston komponitan el
            literegoj-paĝoj.
          
          Tio,
              ke
              la mapo estas verkita-skribita, ne signifas, ke mankas
              desegnaĵojn
              – desegnaĵoj ankaŭ aperas, aperetas, sed la teksto sendube
              dominegas; iufoje malaperas la limo inter skribado kaj
              desegnado –
              nu, la litero ja estas bildo, do desegnaĵo. Plie, iuj
              blokoj estas
              verkitaj-skribitaj-desegnitaj etaĝe, tiam ili estas kvazaŭ
              libro en
              la libro – tian efekton oni atingas facile, metinte sur la
              bloko-paĝo kelkajn foliojn, kunigitaj akordione aŭ kajere.
          
          Do,
              ni
              havas samtempe la libron similan al vojmaparo, kie ĉiu
              paĝo
              estas la sekva fragmento de la mapo, kaj la mapon mem,
              kiun oni povas
              pendigi survande aŭ etendi surplanke, ĉar sendube ĝi
              mezurus
              kelkajn metrojn je kelkajn metrojn.
          
          Tiele
              estas
              enkaze de la papera versio de tiu ĉi verko
              (verkaĵo-artaĵo).
          
          Ni
              senprobleme
              povas imagi la version elektronikan, kiu ne estas
              prezentata en la Galerio FOLiA, pro kialo ege simpla: ĝi
              ankoraŭ ne
              ekzistas kaj neniu scias ĉu iam ĝi ekzistos. Tamen, se ĝi
              ekzistus, tiam unu bloko estus unu ekrano. La teknologio
              de
              hiperteksto permesas senfinan penetradon de la bloko,
              tavolumado kaj
              etaĝumado de tekstoj kaj bildoj orte je la surfaco de
              mapo.
          
          Kiam
              la
              versio papera estas laŭ nature finita, fermita (kvankam ja
              ĉiam
              oni povas ion al ĝi alglui, alkroĉi – tamen malhelpus la
              problemoj teknikaj-organizaj, ekzemple: estas malfacile
              imagi, ke
              posedanto alvenas (kien?) pli aŭ malpli regule por ricevi
              laŭvican,
              sekvan aldonaĵon; kaj se tiu aldonaĵo devus esti metita
              SUB la
              mapo, kion fari? eĉ se ĝi estus alkroĉita tie sube, kiel
              legi ĝin?
              enkaze de hipertekstoj tiaj problemoj simple ne ekzistas,
              ĉar SUB
              kaj SUPER ekzistas nur en nia imagpovo), tiam la versio
              elektronika
              povas esti la versio senfina. Ĝi eble povus iam
              transformiĝi en iun
              eskvizitan, rafinitan ludon.
          
          
          Do,
              se
              estas la mapo, tiam ie devas esti kaŝita iu trezoro.
          
          La
              komenco
              estas simpla: ni ne scias kie estas la trezoro kaj ni ne
              scias kia kaj kiu trezoro ĝi estas. Do ni ne scias kion
              kaj kie
              serĉi. Ni disponas nur priskribaĵojn. Priskribaĵojn
              ĝeneralajn
              kaj detalajn, eĉ detalegajn. Priskribaĵojn poetajn,
              metaforajn,
              alegoriajn,
              perdiĝantajn-en-nekalkuleblaj-entrudiĝoj-kaj-veftoj-kromaj,
priskribaĵojn
              direktajn kaj nedirektajn, tedajn kaj fascinajn,
              belegajn, fantaziajn, nerealajn, koncizajn ..... kaj ĉi
              tie
              komenciĝas la LUDO, ĉar priskribaĵo estas nur la
              priskribaĵo, ĝi
              ne estas tio kion ĝi priskribas. Ĉu ni do povas distingi,
              rekoni
              tion kio estas priskribita nur surbaze de la priskribaĵo?