Ĉe
            alia flanko de la hotelo estas ĉambroj kun la fenestroj
            rigardantaj ...... 
            vi povas
              meti ĉi tie la nomon aŭ priskribon de la vidaĵo kiun vi
              volus rigardi
           Ĉe tiu flanko de la hotelo
            estas ĉambroj sen la fenestroj rigardantaj ... >>> 
            vi
                povas meti ĉi tie la nomon aŭ priskribon de la vidaĵo
                kiun vi volus ne rigardi
           Ni havas ankaŭ ĉambrojn kun
            fenestrojn, sed sen vidaĵoj. 
            Tre
              interesaj ĉambroj. Loĝindaj. Kaj ne temas pri tio, ke la
              fenestroj estas ŝtopitaj far brikoj aŭ tabuloj, aŭ
              vualitaj, aŭ ke ili estas imitaĵoj de fenestroj,
              hiperrealisme pentritaj survande – ne, ili estas tute
              normalaj fenestroj tra kiuj oni vidas nenion; vi povas
              malfermi ilin por aerumi la ĉambrojn, sed daŭre nenio
              videblas. Ĉu io tia vere eblas? Jes, vere eblas...
           Ni havas ankaŭ ĉambrojn sen
            fenestroj, sed kun vidaĵoj. 
                Tiaj ĉambroj disponeblas en kelkaj variantoj: kun la
                vidaĵo projekciita (subvariantoj: lumbildo senmova,
                montro de diapozitivoj, filmo.... nu kaj kompreneble la
                subsubvariantoj: koloraj kaj grizaj), kun la vidaĵo
                pentrita (subvariantoj: oleo, guaŝo, tempero, akvarelo,
                inko), kun la vidaĵo desegnita (subvariantoj: krajono
                grafita, krajonoj koloraj, plumo, pasteloj, karbo), kun
                la vidaĵo verkita (jen ege interesa varianto, precipe la
                subvarianto de priskribo je la skalo 1:1 sur papertuko
                granda kiel la vera fenestro, kun subsubvariantoj
                presitaj kaj kaligrafiitaj /maneskribitaj), kun la
                vidaĵo aŭdebla (subvariantoj: parolata, kantata,
                deklamata, flustrata) ...... kaj kun la vidaĵo
                desegnofilma, kartuna, kiel ni povis forgesi pri ĝi!
           Tiele estas enkaze de la
            ĉambroj kiuj havas unu fenestron (aŭ ne havas unu fenestron
            – atentu! ne havi unu fenestron kaj havi neniun fenestron,
            jen du malsamaj aferoj!). Sed estas ankaŭ ĉambroj kiuj havas
            du fenestrojn. Ĉi-kaze renkonteblas jenaj variantoj:
           - unu fenestro kun normala
            vidaĵo kaj alia fenestro kun normala vidaĵo
           - unu fenestro kun normala
            vidaĵo kaj alia fenestro kun nenormala vidaĵo 
            ĉi
                tie oni devus listigi ĉiujn eblajn variantojn rilate al
                tipo de la vidaĵo (projekciata, pentrita, desegnita,
                verkita, parolata, kaj tiel plu)
           - unu fenestro kun la
            vidaĵo nenormala kaj alia fenestro kun la vidaĵo nenormala 
            nun
                oni devus listigi ĉiujn eblajn variantojn kiujn estus
                multe pli multaj ol en la antaŭa kazo; kiome plimultaj,
                tion mi ne scias – probable mi devus uzi nekredeble
                komplikan matematikan ekvacion por tion kalkuli
             - unu
            fenestro kun la vidaĵo, alia fenestro sen la vidaĵo
           - unu fenestro sen la
            vidaĵo, alia fenestro kun la vidaĵo (la sinsekvo gravas)
           . . . . . . . . . . . . .
          . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
          . . . . . . . . . . . . . .
          
Sendube
ne
            ĉiuj ebloj kaj variantoj estis prezentitaj, ĉar ni havas
            ankaŭ ĉambrojn kun tri fenestroj, kaj la kvanto da variantoj
            en tiu kazo estas preskaŭ neimagebla, sendube timiganta,
            teruriganta, do anstataŭ listigi ilin estus pli bone
            malfermi iun el la fenestroj kaj forsalti. Plej bone tiun
            kiu ne ekzistas kaj ne havas la vidaĵon. Tiam memmortigo
            koana estos plenumita.