Interese, kion oni vidas tra
            fenestro....
           Malhele. Tre
            malhele. Tre nigre. Nur nigre. Preskaŭ nigre. Io
            ekaperas, elmergiĝas. Jen la
            tempo, kiam tio kion oni vidas trafenestre havas neniun
            profundecon, tute kvazaŭ malantaŭ la fenestro
            troviĝus iu plata
            dekoracio kartona. Se mi malfermus la fenestron, la sento de
            profundeco revenus. Probable tio dependas de aero .....
            Povas esti tiele..... Sed nun ne estas tiele. Jam ne. La
            momento tiel precipa, tiel speciala, la momento de ĉion-platigado,
forpasas.
            Jam forpasis. Jam la mondo ne estas eltranĉaĵo papera. Ho jen mia ŝatata metaforo. Mi daŭre ne povas trovi alian.
            Nur tiu ĉi ŝajnas
            la plej trafa. Kaj ĝi
            ne estas tia, ĉar
            la mondo, tiu ĉi
            mondo malantaŭ
            tiu ĉi
            fenestro ĝuste
          ĉi-momente
estas
            kelkaj eltranĉaĵoj parte kovrantaj
              unu la alian. Nun estas iu alia precipa momento.
            Jam la paperan eltranĉaĵon oni devas
            forĵeti. Nun la
            mondo, tiu ĉi mondo
            malantaŭ tiu ĉi fenestro,
            je tiu ĉi momento kiu
            ne estas la tempo de eltranĉaĵoj el pli kaj
            malpli nigra, nigreblua paperoj, aspektas kiel la majstraĵo de
            pentroarto pejzaĝa. La ĉi tiea aŭ la tiea?
            Akvarelo? Olea farbo? Inko? La flavora betulo prilumita per
            mola, malseka, ciklamena sunradio preskaŭ
            paralela al la grundo. La fontano de jam preskaŭ senfolia
            frakseno sur la fono de du strioj de arbaro, subtile
            nebulkovritaj ..... aŭ iom polvokovritaj? ne, ne, neniu vojo
            videblas tie ĉearbare – prefere herbaroj marĉeskaj, molaj,
            ŝmacantaj sub piedoj, glugletantaj ..... aŭ eble vualitaj de
            fumeto? ĉu iu fajrumis tiel frumatene? La tero fumetas, la
            tero anhelas per matenaj nebuletoj. Kaj super du strioj de
            arbaro, la suba iom pli malhelan sed iom pli malbrila ol la
            supra, la pastela ĉielo. Jes. La ĉielo desegnita pere de
            krajonoj pastelaj.
           Interese,
            kiel aspektus tiu ĉi vidaĵo, se oni desegnus ĝin krajone?
            Kiel bridi la fraksenon ege taŭzitan, ĵus vekiĝintan? Kaj
            arĝentgrizajn herbarojn aperantajn el sub la dika, multloke
            foruzita, fortrivita, truoza mantelo de maljuna ĝardeno?
           
          Meti
for
            la paperfolion. Meti for la krajonon. Rigardi. Sidi kaj
            rigardi. Estos cent foje pli bone ol en la kinejo.