Mi ne memoras, ĉu tiu eĉ tro subtila
          korteganino menciis iele ŝtrumpetojn
           en siaj notoj ĉe la kuseno. Mi memoras
           vere bone, ke almenaŭ kelkfoje ŝi menciis
           manikojn – prefere koloron de interno de
           manikoj larĝaj, vastaj kiel flugiloj, kiu
           delikate aŭ kolere fulmis (aŭ fulmetis) en
           ombroza ĉambro aŭ sur la fono de verdo ĉe
           la vojo laŭ kiu malrapide estis rampanta la
           procesio de noblaj damoj kaj kavaliroj .....
           Pri ŝtrumpetoj nenio. Silento. Kaj ja sendube
           foje ili brilis blanke inter riĉaj freŝaj tigoj
           de gresoj kaj herboj interplektitaj kun jam
           sekiĝintaj trunketaĉoj. Samkiel ventro de sciuro
           en kaoso de folioj kaj branĉetoj. Aŭ klarega plumo
           en birda flugilo...... Ĉiam blankaj..... Eble jes.
           Plej ofte blankaj. Kutime blankaj...... Kaj ĉiam
           portataj kun sandaloj...... Ĉu ili tie tiam havis
           aliajn ŝuojn ol sandalojn? Prefere getaojn – ili
           iris sur senserifa litero T kun duobla gambo – aŭ
           sur du literoj T kun komuna trabeto: TT . . . . .
           Interesa estas ankaŭ tio, ke ŝi ne verkis pri modo.
           Ŝi verkis pri kompozicioj de koloroj. Pri bildoj.
           Pri eskvizitaj vidaĵoj. Pri reciprokaj rilatoj inter
           koloraj makuloj. Modo tiam ne ekzistis. Formoj de
           vestoj estis difinitaj unufoje (aŭ dufoje aŭ trifoje)
           por ĉiam kaj estis neŝanĝeblaj. Ŝanĝeblaj estis nur
           koloroj, desegnaĵoj, surfacoj, ŝtofoj, nuancoj,
                           
          aranĝoj de faldoj . . . . . .
          
          Nu, vere. Ne ekzistas modo. Ekzistas nur beleco. Pri beleco ni
          tordu niajn
          kapojn.                
          
                              
          
          Duonon da jaro nudpiede – duonon da jaro ŝtrumpete. Tiele
          estus bone. Sed ne estas
          tiele.                     
          
          Unu trionon da jaro nudpiede – du trionojn da jaro ŝtrumpete.
          Tiele estas. Kaj ne estas plej malbone.      
                              
          
          Du trionojn da jaro dividitaj por dikaj kaj maldikaj
          ŝtrumpetoj. Ne estas facile difini la
          proporcion.                           
          
           Estas ege malfacile fari tion. Povas okazi, ke dum unu
          sama tago mi metas kaj la dikajn kaj la
          maldikajn.                             
          
           Okazas ankaŭ, dum tagoj frostegaj, ke mi metas la dikajn
          sur la maldikajn.....       
          
          Jen ĉio? Jen ĉio. Nenio pri koloroj. Por ke ni ne vekiĝu la
          noblan korteganinon, kiu ekdormis
          metinte                           
          
           la kapon apud peniketoj, inkon kaj tukoj de papero antaŭ
          multe multe da paroj de ŝtrumpetoj. >>>>