tiĝos
          ĉiu
            ekvidinte la konstruon ekstreme nekutiman, ununuran, unikan,
            neniam
            antaŭe
            vidatan, neripeteblan..... Oni povus multipliki kaj
            multipliki
            vortojn, sed neniu eĉ
            proksimume montros al ni la karakteron de tiu ĉi
            konstruo. Nu, eble nur la vorto efemera.
              Probable tiu ĉi
              vorto povus esti ĝusta
              – supozante ke iu vorto povus esti tia; vortoj neniam
              estas ĝustaj,
              vortoj nur deformas kaj difektas. Do, estu ĝi
              efemera.....
            
            Imagu
              la
              gigantan truson. Vere egan. Vastegan kiel piedpilka
              ludejo.
              Ho, eĉ
            pli grandan, pli vastan. Pli longan kaj pli larĝan.
            Eble kiel la herbejo kiuj nur mi povas nun vidi kaj rigardi
            tra la
            trusoj de senfoliaj branĉoj
            kaj branĉetoj.
            Kaj suplan, flekseblan. Ne rigidan. Kurbumantan kaj
            ondumantan....
            Kaj eble prefere la rigidan?.... Sed, sendube tute
            travideblan.
            Travideblan, sed videblan, rigardeblan. Klare rimarkeblan.
            Por ke oni
            povus rigarde sekvi ĉiujn
            nodojn, kunirojn kaj kruciĝojn.
            Estantan-sed-kvazaŭ-ĝi-tute-ne-ekzistus-.....
            
            Kiel
              fluganta
              tapiŝo.
            Kiel fluganta tapiŝo
            kiu ekŝvebis
            tuj super la kapo. La fluganta tegmento kiu haltis dum sia
            flugo –
          ŝvebas,
            sed ne pendas, ĉar
            ne estas pendigita. Jes. Simple ŜVEBAS.
            
          Jen
            la konstruo memportanta. Jen la konstruo memapoganta. Jen la
            konstruo
            memŝvebanta. Jen la konstruo mempendanta. Neniuj apogoj.
            Neniuj
            ŝnuroj. Neniuj helicoj.
          
        
        
        xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
        
        ________________________________________________________________________