nu
          tio estas evidenta, ke
          muzeo
          devas ĉi
          tie troviĝi.
          Probable en ĉiu
          lando troviĝas
          la muzeo. Mi skribas probable
          ĉar
          ĉiam
            esceptoj troveblas ĉiam
            kaj ĉie
            – tamen Liberlando estas jam sufiĉe
            escepta, ke ĝi
            povas ĉi
            escepton malaprobi. Muzeoj estadas diversegaj.
          Povas okazi, ke oni projektas por iu muzeo la konstruaĵo
          ege specialan, tiel grandiozan kaj nekutiman, ke ĝi
          superas per siaj grandiozeco kaj nekutimeco la valoron kaj
          gravecon
          de la kolekto kiu en ĝi
          troviĝas
          kaj la vizitantoj alvenantaj el ĉiuj
          partoj de la mondo admiras ĝuste
          la konstruaĵon
          mem, ne la kolekton. Kaj ĝuste
          pri tia kazo temas. 
        
        
        En
          la muzeo oni amasigas kaj montras aĵojn kaj objektojn kiuj
          estis
          faritaj iam, en pli aŭ malpli proksima estinteco. Aĵoj kaj
          objektoj
          povas esti ajnaj, ĉiuj, gravas nur ke ili estis faritaj en
          pasinteco. Kompreneble, oni nur tiele diras kaj verkas. Oni ja
          scias,
          ke se estus vere tiele, muzeoj estus malplenaj, ĉar
          la estinteco ne ekzistas – ekzistas nur estanteco, do ĉio
          okazas
          kaj estas farata kaj daŭras
          nur nuntempe, estantece. Oni scias ankaŭ,
          ke estanteco estas nekaptebla, daŭras tiom mallonge, ke oni
          povas
          facile diri pri ĝi, ke ĝi ne ekzistas, ĉar ĝi tuj
          transformiĝas
          en estintecon, kiu ankaŭ
          ne ekzistas, ĉar ekzistas nur estanteco, nuneco, nur tio kio
          okazas
          en la nuna momento. Pri pasinteco ni povas nur diri (skribi),
          ke ĝi
          ekzistis, ke ĝi estas (aŭ prefere estis) la iama nuneco.
          Ĉio ĉi estas spagete komplika, do ni ne cerbumu pene pri tio –
          cerbojn ni havas jam sufiĉe konfuzitajn pro ĉiutageco.
        
        
        Objektoj
          en la muzeo, do kolektaĵoj, muzeaĵoj, estas aĵoj substancaj,
          ili
          pezas kaj ampleksas, okupas iom da loko, iom da spaco. Oni
          povas tuŝi
          ilin, kvankam tio estas prefere malpermesita – se ĉiu
          vizitanto
          tuŝus ilin, baldaŭ ili malpuriĝus. Puraj manoj ja estas plena
          fikcio. Ĉu en Liberlando troveblas iuj aĵoj kaj objektoj
          substancaj, materiaj, apartenantaj al estinteco (do faritaj
          iam sed
          daŭre nun ekzistantaj)? Ne. Liberlando ekzistas nur tiam kiam
          vi
          legas ĝin. Vi ĉesas legi ĝin kaj ĝi malaperas. Iaj pecetoj de
          ĝi
          povas resti en via memoro, sed tio ja estos via memoro, ne
          Liberlando. Vi ankaŭ ne povas tuŝi Liberlandon. Vi nur povas
          tuŝi
          la ekranon, sed tio ne estas Liberlando. La ekrano estas nur
          ekrano.
          Vi povus printi la ekranojn kaj montri la bildojn dirante:
          rigardu,
          iam Liberlando aspektis tiel, tiele estis tie iam, antaŭ du
          monatoj
          ekzemple... Ja oni kutime faras tion. Oni montras fotojn de iu
          urbo
          dirante: rigardu iam estis tie tiele... Sed se nun estas tie
          alie,
          sendube io restis el la iama tempo: ŝtonoj, arboj, betono. Vi
          povas
          tuŝi tiujn kaj ekpensi: mi tuŝas ion tre aĝan ekzistantan de
          multaj jaroj... En Liberlando vi tuŝas nenion. Vi nur legas
          iun
          tekston verkitan antaŭe. Ĉu legado estas io alia ol tuŝado?
        
        Interese:
en
              la muzeo de literaturo oni ekspozicias skribilojn,
              malnovajn
              tajpilojn, seĝon kiun uzis iu verkisto, kajeron, unuan
              presaĵon kaj
              ja tio ne estas literaturo, tio estas io tute alia. Kial
              oni ne
              montras literaturon en la muzeo de literaturo? Eble ĝi
              estas
              nemontrebla. Kial ĝi estas nemontrebla? Ĉar ĝi ne
              ekzistas?