
     
      
      
      
       
        = Instituto Z
        
        
        
        
        
        
        
        
         
        Kutime tio kio estas mistera, nekonata, same
          kiel tio kio estu nekonata kaj tio pri kio ni nur supozas ke
          tio ekzistas, estas markata X. Ne estas sufiĉe klara, kial
          estas ĝuste tiele, sed estas ĝuste tiele. Kvazaŭ X estus la
          plej mistera el ĉiuj literoj. Eble tial, ke ĝi okupas tute ne
          precipan lokon en la alfabeto kaj volas iumaniere kompensi
          tiun neprecipecon. Nu, eta, stulta, kompleksoza X. Dum Z
          bezonas neniun kompensadon, ĉar ĝia pozicio estas vere
          precipa.
         Sufiĉe kutima estas opinio, ke la fino estas
          la komenco de io nova. De kio rezultas, ke la komenco estas la
          fino de io malnova. Tiu opinio prefere estas la metaforo,
          imagaĵo, espero, ol la vera, reala observaĵo. La opinio ŝajnas
          trafa eble enkaze de fenomenoj, okazaĵoj, aŭ nur partoj de
          tiuj, kaj oni ne scias pro kiuj kaŭzoj ĝi estis etendita al
          objektoj, konstruoj, konstruaĵoj. Nu, jen la ekzemplo de Z. Ĝi
          estas la fino de alfabeto, sed ĝi tute ne estas samtempe la
          komenco, nek de tiu ĉi alfabeto kies fino ĝi estas, nek de iu
          ajn alia. Kompreneble, se ni turnu la alfabeton, tiam ni havos
          zetapsilon kaj tiam Z estus la komenco. Dirante kaj verkante
          la veron ĉiu litero povus esti la komenco aŭ la fino aŭ la
          mezo de alfabeto (aŭ antaŭantaŭlasta). Tamen pro iuj kaŭzoj,
          kiuj probable estas sufiĉe malklaraj kaj komplikaj, la
          sinsekvo de literoj estas tia, ne alia. Sed ne tion esploru la
          Instituto, ne tio estos la objekto de studado. La projekto pri
          kiu laboru la Instituto vere povas esti la komenco de io –
          same bone ĝi povas esti la fino de io.
         De kio?
         De io kio estas kaŝita sub la mistera nomo Z.
         
         Ekzistas tiaj alfabetoj, kie literoj estas
          ankaŭ ciferoj. Tia situacio ebligas senfinajn komplikegajn
          spekuladojn ofte konsiderataj kiel esenco de scio. Ne estas klare ĉu la spekulado mem, la senĉesa
            gimnastiko de la menso, intelektaj akrobataĵoj, aŭ la
            rezultoj de tiu spekulado estas
            konsiderataj tiele. Ŝajnas, ke la esenco de scio devus esti tio kion
            tiuj bone trejnitaj mensoj povus atingi kaj jam atingis en
            la domenoj ne konsiderataj kiel spekuladoj. Oni povas
          krei multege da tiaj sistemoj literaj-ciferaj. Por ĉiu
          alfabeto kaj por ĉiu lingvo – se ne por ĉiuj, do sendube por
          la plimulto; la tasko ne estas vere komplikega, pruvis tion iu
          serioza matematikisto en iu serioza scienca revuo; multe pli
          malfacile estas krei diversajn misterajn rilatojn, ligojn,
          parencecojn, asociojn, interpenetremaj strukturojn... nu, sed
          poste ni havus vere multe da plezuro deĉifrante tiujn.
         Se oni eblas krei la sistemon literan-ciferan,
          tiam oni eblas krei la sistemon literan-notan.
         
         Jen la rakonto kiu samtempe
            estas la partituro.
         Jen la partituro kiu samtempe
            estas la rakonto.
         La bela teksto kiu estas la
            bela muziko.
         La bela muziko kiu estas la
            bela teksto.
         Tute ne metafore, sed reale...
         Kaj se tio estus ankaŭ la bela
            bildo?
         Kaj se tio estus ankaŭ la bela
            pentraĵo?
         Kaj se tio estus ankaŭ la bela
            grafikaĵo?
         
         Komenco de tia sistemo jam ekzistas.
          Komenceto. Apenaŭ ĝermo. Burĝono. Io kio eĉ ne meritas nomi
          ĝin skizo. Iu desegnaĉo. Kvankam eĉ en la plej granda kaoso
          oni povas rimarki iun ordon.
         La sonon kiu havas frekvencon 440 hercojn oni
          nomis A. Pro iu kaŭzo tiun sonon, ne alian. Kaj oni
          ekkonsideris, ke de ĝi komenciĝas iu sinsekvo de sonoj kiujn
          oni nomis: B,C,D,E,F,G. Sed okazis, ke A perdis sian pozicion
          kaj ĉiuj nun asertas, ke C estas la komenco de tiu ĉi vico
          sona. B transformiĝis en H (kvankam ne ĉie), dum B iĝis la
          nomo de H malaltigita duontone; pro tio tiu sono estas unika
          inter ĉiuj aliaj tonoj malaltigitaj kies nomoj estas farataj
          regule, aldonante la finaĵon -es. Kial Hes ŝanĝis sin en B ne
          estas grava nun... Ho ne! Kontraŭe – estas tre grava. Ni ne
          bezonas Hesojn kaj Fisojn. Neniun literaturaĵon oni povas el
          ili komponi...
         Ni havas nur sep literojn. Nemulte oni povas
          verki uzante nur sep literojn. Sed ja la okto enhavas dekdu
          sonojn.... Kaj kiom da oktavoj ni havas?  
         Kaj kiamaniere noti paŭzojn? Kiel noti legato
          kaj staccato? Sonojn longajn kaj mallongajn? Por kio
          uzi diversajn tiparojn? Kaj interpunkcion? Ho, kiom da
          demandoj, kiom da taskoj, kiom da problemoj!
         Kaj ĝuste pri tio laboros la Instituto Z.
         Jam laboras.
         Tutan tempon laboras. Senĉese, kvankam ĝis nun
          nevideble kaj neaŭdeble.
         Duvoje. Pri la sistemo kaj pri
          kompozicioj-rakontoj. Ekzemple pri soneto-sonato. Do pri
          soneato.
         Antaŭ ol tiaj komponaĵo kaj sistemo estos
          kreitaj, ni jam povas ludi la poemeton iom
          dadaisman-infanecan:
         
         DADA BACH
         DADA DEGAs
         HA HA HE HE
         
         La kompozicio ne estas ŝokanta, same kiel la
          teksto ne tuŝas la plej profundajn kaj delikatajn kordojn de
          homa animo de kie tia certeco? homaj animoj
            estas diversaj kaj diversaj kordoj en ili vibras.
          Muzika balbutado tio ne estas. Aŭ prefere, muzike ĝi nur
          balbutetas, dum literature balbutegas. Ĉefe pro manko de
          litero O. Ni povus anstataŭigi ĝin pere de apostrofo, same
          kiel enkaze de poezio, sed muzike la rezulto de tia manovro
          estus dubenda.
         
         FAD' FAD' FAD'
         AG' AG' AG' AG'
         BACH AGAs
         
         Ni provu trovi ion kontraŭan, tio signifas ni
          vidu kian tekston komponeblas el la simplega kaj komune konata
          (en la Liberlando kaj landoj najbaraj) melodio de infana
          kanteto pri kato kiu grimpis la barilon.
         
         GEE FDD CEG GEE FDD CEC
         
         Sensencaĵo. Idiotaĵo. Tute hazarda ĉeno de
          literoj. Probable en ĉiu lingvo. Bravulo, se iu tia trovos,
          povas ekprovi serĉi la lingvon, en kiu ĝuste tia vico de
          literoj signifos ion. Jen ega defio. Antaŭ li vojaĝoj
          tramondaj. Centoj da horoj pasigitaj en diversaj arĥivejoj.
          Tuta vivo detale aranĝita. Neniu momento de tedo. Senfinaj
          sukcesoj kaj malvenkoj, depresioj kaj eŭforioj.
         Ni reprovu. Ĉi foje la melodio por
          plenkreskuloj. Kvankam ĝi povus esti ankaŭ la melodio por
          infanoj. Ekzemple lulkanto. Kvankam neniu kantas ĝin por luli
          infanojn.
         
         DGBAGAGAGDisGD
         
         Jen nur kelkaj komencaj taktoj. Kaj denove
          balbutado. Balbutado estos eĉ se Es anstataŭos Dis. Ĝi povus
          esti nur la ĉifro de paĉjo Korleone, kondiĉe, ke ĝi ne estos
          tiel longa kiel tuta kompozicio.... Tuj ni povas rimarki, ke
          granda problemo estas ĉu D estas super aŭ sub G, aŭ ĉu la
          melodio estas ascendanta aŭ descendanta, grimpanta aŭ
          malgrimpanta, fluganta foren aŭ falanta en abismon de
          melankolio.
         Unu alia provo.
         
         GFEEDCCDEeee DDGFEEDCCDE [eee
            signifas trilon – do devus esti efefefefe]
         
         EDCCGEEGC    GGEDCCGEEGC
         
         Ĝi montras klare, ke Domeniko Skarlatti estis
          aŭ terura poeto, aŭ eĉ analfabeto, aŭ tute neestimata,
          nekonata, ekstrema avangardisto kiu antaŭis ne nur sian
          epokon, sed ĉiujn epokojn postajn. Gravega estas la fakto, ke
          ni havas ĉikaze du paralelajn melodiojn-tekstojn. Kiel ni bone
          scias, ni havas du manojn kun kvin fingroj ĉiu, bedaŭrinde ni
          havas nur unu buŝon kun unu lango ene.
         
         Jes, neimagebla amaso da laboro antaŭ ni....
         
         Jam komence ni devas forĵeti la
            plej simplan dependon laŭ kiu sinsekvaj sonoj de klavaro
            estas markitaj per sinsekvaj literoj de alfabeto, ĉar tio
            rezultus en neludeblaj saltoj melodiaj, kiel enkaze de vorto
            BAZO. Reveno al neegalŝtupa agordo povas esti iu solvo de
            nia problemo, ĉar tiam ene de okto ni havus multe pli da
            sonoj ol dekdu, tamen ĉu sufiĉe multe por uzi ĉiujn literojn
            de alfabeto? Sed eĉ se estus tiele, tiam ni ne povus ludi
            nian rakonton je iu ajn instrumento klava kaj tio ne estus
            ununura komplikaĵo – kiel ni markus sonojn okte aŭ duokte
            plialtajn?  
         Ĉiuj literoj de alfabeto.... De
            kiu alfabeto? Ĉar alfabetoj ne samas, ĉar ĉiu lingvo
            alportas siajn proprajn signojn.... Kiel do ludi la signojn
            diakritajn?
         Se tio estus direktivoj por
            verkistoj, similaj estus direktivoj por komponistoj:
            komponante ili devus pensi pri tio, kian rakonton kreus la
            sonoj. Ĉar notoj kreos ne nur melodion, harmonion kaj
            ritmon, ili kreos ankaŭ vortojn kaj frazojn.... Kaj kiel ni
            legu akordojn? Al kiuj elementoj de sintakso aŭ de
            morfologio rilatus ritmo kaj takto?
         
         Kiu sono
            estos la litero Z? Lasta, unua aŭ meza?
            
            <<<