L 
 
    
    
    
     tipio? Ne. Kvankam tia estus la unua
        asocio. Ĉar A, kaj
      precipe A, aspektas kiel la tipio, aŭ almenaŭ similas al ĝi. Nur la trabeto ne konvenas. Do la piramido? Ĉi momente oni
      devas respondi la demandon ĉu A estas la konuso
      aŭ ne. Se ĝi estas la
      konuso, tiam A ne estas la
      piramido, (aŭ ĝi estas la piramido netipa, la piramido
      konusa, tiom netipa, ke neniu neniam aŭdis pri ĝi kaj vidis ĝin – holmojn kaj
      tumulojn oni ne konsideras kiel piramidojn), kaj se ĝi estas piramido
      tiam ĝi estas la piramido duobla, unu piramido
      sur l'alia, kaj la suba piramido havas fortranĉitan pinton, do
    ĝi estas la
      piramido trapeza, sed ne ŝtupa kvankam ŝtupa
      A
        estas facile imagebla. La piramido pensigas nin pri aliaj
      materialoj: ŝtono, vitro, aŭ kristalo. Kaj ĉi tie ni havas aferon kun salikaj branĉoj kaj argilo. Nu, budaĉo
      estas nur budaĉo – ĉu
      iu aŭdis pri ŝtonaj budaĉoj? Aŭ
      pri la vitraj? Aŭ pri budaĉoj kristalaj?
       
    En la marmora kabano kun kristalaj fenestroj
        nin ne turmentis pensoj mornaj...
       
    Fenestroj? Neniuj
      fenestroj. Nur fendoj kaj fendetoj inter branĉoj salikaj, tra kiuj la mondo delikate penetras la
      kabanon. La salikbranĉa muro filtranta..... Kaj vi sidas en
      la supra spaco, je la unua etaĝo
      – oni povus diri kaj skribi tiele – kaj legas. Vi filtras la
      vortojn, ne tra dentoj, sed tra menso, elŝeligas ilin kvazaŭ
      nuksoj aŭ fazeolo, la foruzitajn, nebezonatajn,
      frakasitajn ŝelojn vi forĵetas kaj ili falas en la suban spacon tra kribrila
      planko. Kiam la suba spaco estas jam plena, samkiel la cindrujo en
      la forno, tiam ni purigas ĝin,
      forprenas vortan rubaĵon, rompaĵon, fekaĵon, por recikligi ilin en glimantan
      metalon, sangajn brikojn kaj verdan herbaron.... Tiam la sesio
      estas finita.
       
    Ho, la vento! Mi forgesis
      pri la vento. La vento trablovanta, trapikanta, trapuŝanta sin tra fendetoj. Siblanta kaj fajfanta, kaose
      plukanta salikbranĉajn kordojn...
       Aerumado
      de la kapo, blovumado de la menso.