ni
      promenas, iradas, iretas – tie ĉi ni trovas iun literon, tie ni trovas iun
      vorton, malrapide io el tiuj trovaĵoj komponiĝas – nu, jen vortrikoltado okazas...... kiam ni
      havas la korbon plenan de vortoj, ni forŝeligas ilin,
      lavas, selektas: tiuj ĉi estas bonaj por fari la supon, tiuj prefere
      sekindas, tiuj nur forĵetendas ĉar estas vermoboritaj
     
    do ni promenas, iradas, iretas
      ....... ni kolektas vortojn, signojn, silabojn, literojn ......
      kaj neatendite montriĝas, ke ni jam promenas nek tra parko, nek tra
      herbejo aŭ arbaro aŭ strato, sed tra paĝo de teksto
     
    
     
    
    ni legas, legas .... ni estas
      legantaj..... ni promenas tra arbaro de vortoj, tra herbejo de
      signoj, tra strato de frazoj – ĉi tie ni trovas iun bildon, tie ni rimarkas iun
      formon kiu ion al ni memorigas, ie alie la alineo havas strangan
      konturon samkiel nubo kiu turniĝas en drakon; ni amasigas bildojn, imagaĵojn,
      konturojn klarajn kaj malklarajn, kaj poste ni provas ion
      komponi.... iuj pecoj bone kuniĝaj kun aliaj, iuj tute ne kuniĝas, kuniĝas kun
      neniuj aliaj, do ni forŝovas ilin, cerbumas ĉu forĵeti ilin, aŭ eble kaŝi kaj
      atendi, iam eble ili trovos sian puzlon, aŭ montriĝos absolutaj
      unikaĵoj, same kiel falintaj meteoroj
     
    ni legas, ni legas, ni estas
      legantaj ....... ni kolektas bildojn kaj imagaĵojn ..... ĝis
      neatendite montriĝas, ke ni jam ne estas legantaj, ni jam ne
      legas, ni jam ne erarvagas tra labirinto de vortoj kaj literoj,
      sed tra arbaro vera, foje densa, foje lumplena
    
    
    
    <<<