ni kuŝas, kuŝas, kuŝas.....
      iu vorteto traflugas super ni.... iu peco de frazo traflugas la ĉielon....
     papilio? birdo?
    piktogramo? grafikaĵo? signo?
    simbolo? skribaĉaĵo malgrava aŭ sensignifa?
     
    estas vere grave kiel vi kuŝas..... se
      vi kuŝas, kuŝas duone sidas je la kuŝseĝo, tiam diversaj aĵoj kaj
      objektoj estos libere flugantaj fluantaj super via kapo, tra kaj
      trans via kapo, ankaŭ sub.....  
     kaj se vi kuŝas sur la herbaro kaj surdorse, tiam diversaj aĵoj kaj
      objektoj estos libere flugantaj fluantaj super via kapo, tra kaj
      trans via kapo ankaŭ tamen iom malpli libere, kaj sub via kapo nenio
      estos trafluganta, anstataŭ sendube io estos iranta kaj rampanta sur via
      kapo.... kaj tra kaj trans via kapo ankaŭ....
     kaj se vi kuŝas sur la herbaro kaj surventre, tiam vi ne
      vidos tion kio traflugas super via kapo, sed vi vidos klare tion
      kio rampos kaj iraĉos kaj kuros sub via nazo, kio gracie kaj ĉarme grimpas
      tigojn de delikataj floroj
     <<<
    kaj kial la signoj sur la ĉielo estu
      pli gravaj ol la signoj sur la tero, sur la grundo, sur la
      herbejo? tial ke ili estas malplej multaj? ke la ĉielo estas
      kiel la paĝo titola, dum la herbejo estas kiel iu paĝo enĉapitra
      dense kovrita per printaĵoj?