  
               | 
              Povus
                  ŝajni, ke ni havas aferon kun simplaj, rektaj,
                  inversoj: u estas inversa n, kaj V  estas inversa A. Je
                  la unua vido estas tiel. Je la dua vido ankaŭ estas tiel,
                  kvankam iom malpli. Poste jam ne estas tiel. Escepte
                  nur se ni havas aferon kun inversoj nesimplaj,
                  nerektaj, kun iunversoj komplikaj. Ni prenu V. Ĝi ne havas
                  trabeton. Nenien ni povas eksidi. Ni devas stari
                  surkape – aŭ sidi surkape.  
                  La spaco super ni ne estas fermita, koncentrita kaj
                  koncentranta, ĝi estas aperta, dispersita kaj dispersanta.
                Tamen, ĉu tranĉeoj estas por
                  ke ni koncentriĝu  
                  kaj meditu en ili? Ne, tranĉeoj estas por
                  ke ni rifuĝu tien, ŝirmu nin – ni povas en ili kuŝi, sidi, iri,
                  kuri, dum super ni flugas furioze vortoj, frazoj, eĉ alineoj, muĝante,
                  hurlante, siblante. Kaj ni estas netuŝitaj. Ni estas
                  sekuraj. Ili nin ne trafas. Do ili muĝu, hurlu kaj
                  siblu pro kolero. Dum ni trankvile, malhaste fosas
                  plu.... Kiel talpoj.... Talpe.....  |