| 
              
              
              
              
               
                
                 
                
                 ni rigardas, rigardas, rigardas...... sed ni ne
                  promenas, ne iradas, ne, ĉi foje ne, ni staras aŭ sidas, nu, ni ankaŭ povas kuŝi, kvankam kuŝado ne estas rekomendata
                  pro danĝero de tuta malkoncentriĝo kiu povas anstataŭigi vidaĵon per dormaj vizioj,
                  kaj tio ja estas alia historio, kvankam ne tute kaj ne
                  plene - - - - - kaj jen la vidaĵo malrapide, malhaste
                  transformiĝas en paĝon de teksto - - - - - kaj ni jam ne rigardas,
                  ne rigardas, sed ni legas, legas - - - - - kaj venas
                  la krepusko, ĉio senkonturiĝas, kuniĝas - - - - estas malhele – ŝaltas sin lampoj,
                  fenestroj, steloj – ni rigardas, rigardas, kaj fine ni
                  rimarkas, ke ili estas literoj lumantaj  
                 
                estas
diskutinde,
                ĉu
                  tiu ĉi
                  procezo inverseblas – diskutinda estas ĉefe la problemo, ĉu ni devus tiam sidi aŭ iri – tamen ni tion ne
                  pridiskutos, nek nun, nek poste - - - - - - - - ni nur
                  mencios, ke nenion malbonan ni vidas en tio, por ke la
                  legata teksto ŝanĝu sin en arbaron mallaŭte
                  susurantan aŭ
                  en striitan abdomenon de vespo minace zumanta 
               
                  
                <<<
             |