Ie, malproksimege de ĉi tie
                  ne estas facile difini kioma estas la
                    distanco, ĉar eĉ pli malfacile estas indiki kie
                    troviĝas „ĉi tie”, troviĝas iu lando kie
                  loĝas homoj ege amantaj klasifiki, grupigi, katalogi,
                  ordigi. Ekzemple, ili tre precize determinis, kiujn
                  ritmojn, skalojn, sonojn povas esti ludataj je tiu aŭ
                  alia parto de la tago. Ĉiuj ritmoj, skaloj, sonoj
                  (ĉiuj kiuj ili konas kaj uzas) ankaŭ estas precize
                  katalogitaj, grupigitaj, klasifikitaj kaj nomitaj.
                  Aliaj sferoj de vivo ankaŭ estas sammaniere ordigitaj
                  – eble pro tio kion ni ekvidas tuj post alveturo tien
                  estas nekredebla kaoso kaj malordo. Nu, tiel povas nur
                  ŝajni al ni pro diversaj, nekonataj koloroj, formoj
                  kaj odoroj..... Kompreneble, ilia vivo familia ankaŭ
                  estas bone ordigita kaj katalogita. Nome, ĝi konsistas
                  el kvin etapoj mi ne scias ĉu estas
                    iuj subetapoj kaj subsubetapoj, sed tiuj estas
                    supozeblaj. Tri unuaj etapoj estas sufiĉe
                  evidentaj kaj konataj probable ĉie kaj rilatas al
                  infanaĝo, juneco kaj plenaĝo. Banaleco de tiuj ĉi
                  etapoj ne estas interesa. Dum la kvara etapo sendube
                  banala ne estas, pri kio pruvas jena priskribo: kiam
                  vi jam ekvidos la infanojn de viaj infanoj, tio
                  signifas, ke la tempo venis por ke vi forlasu vivon
                  familian kaj enarbariĝu, konstruu tie la budeton,
                  manĝu tion kio donas al vi arbaro kaj trankvile
                  meditu. Sed eĉ pli fascina ŝajnas la kvina etapo, la
                  lasta: kiam la konvena momento alvenos, vi devas
                  forlasi la ŝirmilon enarban kaj eki tramondan vagadon,
                  iĝi la sekan folion kiun vento ĵetas ĉiudirekten....  
                  Grandioze! Kvankam tio estas
                      nur idealo tro ideala por tro multaj, kaj pro tio
                      tieaj arbaroj estas plenaj de tigroj, ne de
                      meditantaj gemaljunuloj.  
                  Mi ekpensis: nu, estus grandioze foriri kaj
                    malaperi. Kiam mi tiele ekpensis:
                      antaŭe kaj poste? Mi ne scias. Sed mi sentis min
                      kvazaŭ tiu ĉi penso, tia vizio, estis en mia kapo
                      vere tre longe, tutan tempon ĝi kuŝis ie, alte sur
                      la breto, neatingebla, kaj fine ĝi forfalis de tie
                      pro diversaj skuoj kaj tremoj, blovoj kaj aerumoj.  
                  Estas facile verki. Estas facile imagi. Estas
                    facile elspezegi metaforojn kaj nebrideblajn,
                    senlimajn viziojn.  
                  Kiel mia malapero aspektontus? Kien mi estus
                    ironta? Al la dezerto flava aŭ blanka? Sur la blanka
                    mi baldaŭege transformiĝus en bulon de glacio, antaŭ
                    ol mi malaperos. Sur la flava mi mortus pro malsato
                    kaj soifo, poste mi mumiiĝus, escepte nur se iu
                    besto vorus min ...... Ĉu ĝuste pri tia malapero
                    temas? Nu, kaj kiele alveturi la
                      dezerton: nur, simple, elhejmiĝi kaj iri TIEN? ja
                      jen la distanco de kelkmil kilometrojn – kaj kio
                      okazos dumvoje? timindaĵoj..... Tamen ĉiu
                    versio supozas, ke mi estos sufiĉe lerta por foriri
                    vivoplene paŝante. Kaj se iu apopleksio trafos min
                    antaŭ ol mi decidos foriri kaj forprenos de mi la
                    povon komandi miajn gambojn aŭ ŝanĝos min en
                    legomon? Do mi devus foriri sufiĉe frue. Ĉu nun? Nun
                    ŝajnas iom tro frue. Sed poste eble estos tro
                    malfrue.....   
                Kaj laŭvica vizio: la dezerto plena de
                  malaperantaj maljunuloj, ien ajn mi iras tie mi
                  renkontas amasojn de malaperantaj gemaljunuloj.....
                  Malaperi en la amaso de malaperantoj? Ja plezura tio
                  ne estos......  
               | 
               
                 
                 
                 
                 
                  
               |