| 
            
             La situacio estas drama. Dramega. Dramema kaj drameca. Sed ankaŭ dramiginda kaj dramigenda. Tia ĝi estas. Do mi provas ĝin dramigi. Mi
                    ne scipovas verki dramojn, sed mi devas verki ĝin,
                    ĉar
                    ĝuste
                    la dramo venis al mia kapo kaj forveni ne volas. Ĝi
                    estu tute normala dramo, probable ege tragia
                    komedio, kun scenoj,
                    aktoj, roloj, indikoj kaj rimarkoj necesaj por
                    teatrigi ĉion
                    ĝuste
                    kaj laŭ volo
                    de aŭtoro,
                    nu, kun ĉio
                    kio nepras por ke la dramo estu dramo. Feliĉe,
                    mia dramo ne estos destinita por la sceno – por
                    normala, klasika
                    sceno teatra kun kurteno, kulisoj kaj kartonaj
                    dekoraciaĵoj.
                    Ĉio estos okazonta en
                    tiel nomata "scenejo natura". Jes, mi scias, nek
                    dekoraciistoj, nek luminĝenieroj gajnos monon. Mi
                    scias. Plej
                    probable komponistoj ankaŭ gajnos nenion, kvankam ĉi
                    momente tio ne
                    certas – mi supozas, ke ĉiuj aperontaj sonoj ankaŭ
                    estos sonoj
                    naturaj kaj aperos tute nature; nu, se tiu situacio
                    okazus ne kiel
                    antaŭe verkita dramo, sed kiel la konsekvenco de
                    diversaj antaŭaj
                    okazaĵoj, tiam akompanus ĝin, aŭ povus ĝin akompani,
                    ĝuste tiaj
                    sonoj. Soniĝenieroj ankaŭ ne gajnus – kvankam tio
                    ankaŭ ne
                    certas: povus ja okazi, ke iu partoprenanto alportus
                    paroltubon aŭ
                    iun alian negrandan sonamplifilon por superkrii
                    l'aliulojn. Tamen
                    estas malfacile antaŭvidi tion enkomence, eĉ
                    antaŭkomence. Nu,
                    ĝenerale ne estas facile antaŭvidi ion ajn. Ŝajnas,
                    ke la
                    dramverkisto ankaŭ gajnos nenion, ĉar li ne verkos,
                    sed nur
                    provokos, ekos – ĵetos ŝtoneton kiu kaŭzos lavangon.
                    Probablege
                    aktoroj ankaŭ ne gajnos, ĉar ili ne estos necesaj –
                    neniu imitos
                    neniun, ĉiuj rolantoj estos ili mem kaj eĉ ne scios,
                    ke ili rolas,
                    ne estos konsciaj, ke ili teatras, ke partoprenas
                    iun dramon, kvankam
                    la eventoj povos esti vere dramaj. Tamen ne temas ĉi
                    tie pri la
                    dramo de dramverkado – la dramo de dramverkado estas
                    neniu dramo
                    kompare al la ĝusta dramo... 
             | 
          
             Tamen la situacio estas malpli drama ol ĝi estis antaŭ kelkaj tagoj (bedaŭrinde, ĝi nur ŝajnas tia). Pro la neĝo. Jes, neĝis iomete. La mondo iom blankiĝis. Ĉar kiam ĉi tie estas nek verde, nek ore, nek blanke, tiam estas malpure, hide kaj aĉe. Hido reĝas, hidemo estras, hideco regas. Kaj betona barilo estas imperiestro... Tio tute ne signifas, ke mia dramo estos okazanta ĝuste tiam kiam estas nek verde, nek ore, nek blanke, kiam estas malvarme, malplezure, malseke, putre kaj nebule. Ne. Tio devus esti varma, longa, hela tago. Povus esti ankaŭ vespero, longa, somera vespero nevoleme noktiĝanta. Povus esti ankaŭ nokto. Diversaj tagtempoj povus esti kaj fakte diversaj tagtempoj estos, ja la dramo daŭros longe, ĝi ne estos nur unu epizodo malpli longa ol palpebrumo, preskaŭ nerimarkebla. Tagtempo ne gravas multe, sed devus esti varme. Mi ne ŝatas malvarmiĝi. Eble neniu ŝatas tremi kaj dentklaki. Ŝajnas al mi, ke tiam intrigoj malbone teksiĝas kaj nodiĝas – ili rigidiĝas, dratiĝas, ne interplektiĝas ĝuste. Eble mi malpravas. Ne gravas... Kaj se tagtempo ne gravas multe, do ankaŭ ne gravas la loko. Nur la barilo betona gravas kaj nepras. Unu el tiuj monstraj bariloj tiel volonte, eĉ entuziasme, starigataj lastatempe ĉirkaŭ bienoj. Betona barilo kiu imitas barilon lignan aŭ ŝtonan kaj pro tio konsidereta kiel bela, pli bela ol tio kion ĝi imitas. Sed la modelo kaj desegno ankaŭ ne gravas, ĉar ĉiu taŭgas, ĉiu estas sufiĉe teruriganta kaj frapega. Kvankam pli frapega estus barilo farbita verde-ruĝe-blanke-blue (tiuj nomoj kaj difinoj trompas iom, ĉar jen tonoj kaj nuancoj decidas, ĉu tia kompono de koloroj ravas aŭ paralizas – tamen provo difini kaj indiki la kolorojn laŭ la skalo de Pantone estus vera troigo – ni devas fidi al ĉieestanta malgusto, aŭ figustaĉo, popola) aŭ brune-blanka. Ni ne estu tiel kapricaj. Ja intrigo povas translokiĝi kaj ĉiu dramakto povas okazi ĉe alia barilo. Elekto ŝajnas senlima – feliĉe nur ŝajnas. Tamen por kio ni iraĉu kaj iraĉu? Sed staraĉi samkiel la paliseto barila ankaŭ ne estas bone...  | 
          
            
             ĉu estus motivita divido de tiu ĉi dramo je aktoj kaj scenoj? ja dekoraciaĵoj ne
                      ŝanĝiĝus, escepte nur
                      se ili estus detruitaj, aŭ tuta intrigo
                      translokiĝus, sed ambaŭ kazoj estus elementoj de
                      la dramo ..... kaj
                      scenoj? preskaŭ senĉese "aktoroj" alvenus kaj
                      forvenus,
                      do la scenoj interplektiĝus, daŭrus senfina
                      koliziado – por kio
                      do krei eĉ pli grandan kaoson? alvenado kaj
                      forvenado de aktoroj
                      okazus tute laŭ ilia volo kaj ilia laŭvoleco estus
                      strikte limigita
                      far tute neantaŭvidebla evoluo de la intrigo...  
            Estas
                      varme kaj plezure. Kiel oni diras: nenio anoncas
                      tempeston –
                      ventego, malhelbluaj, preskaŭ nigraj nuboj,
                      muĝantaj tondroj,
                      fulmoj disŝirantaj la ĉielon, vipbatanta pluvego
                      jen lastaj pensoj
                      alvenantaj enkapen. Kvankam ete sufoka kaj peza
                      aero povas iom
                      maltrankviligi. Iuj povas tion percepti, precipe
                      tiuj kies
                      sangocirkulado ne funkcias perfekte, l'aliuloj ne.  
            Malantaŭ
                    la barilo betona, kiu estas statistike hida kaj pro
                    tio ĝia hideco
                    iĝas nerimarkebla, kio faras ĝin vere danĝera por
                    povraj restaĵoj
                    de estetikemo erarvagantaj ie en la anguloj de
                    statistikaj mensoj,
                    homoj komencas amasiĝi. Aktoroj aŭ spektantoj – tio
                    malfacile
                    distingeblas. Mi timas, ke ĝis la fino tio ne
                    distingeblos. Mi timas
                    ankaŭ, ke tio ne distingeblas ekde la komenco – ja
                    aktoro estas
                    ankaŭ spektanto: oni ne povas nei, ke li spektas la
                    spektaklon en
                    kiu li partoprenas; kaj la spektanto estas ankaŭ ĝis
                    iu grado la
                    aktoro de spektaklo kiun li spektas – ĉi kaze tiu
                    grado estos ege
                    alta. 
             | 
          
             de komenco ne estas indikita. Tio signifas: se iu alvenas ĉi momente, tiam la dramo komencas por li aŭ ŝi ĝuste tiam; se iu alvenos post du horoj,  la
                      dramo komencos por
                      li aŭ ŝi du horojn
                      poste; se iu aperos la sekvan tagon, la dramo
                      komencos por li aŭ ŝi
                      la sekvan tagon, kondiĉe ke ĝi ne finiĝos antaŭe –
                      tion mi ne
                      povas konstati je nuna fazo de verkado, ĉar la
                      horo de fino estas eĉ
                      pli nedifinebla ol la momento de komenco.
                      Konstateblas nur tio, ke la
                      spektaklo ne daŭros mallonge, kvankam mi ne povas
                      ekskludi la solvon
                      drastan, eksplodan.
                     
            La homoj amasiĝantaj ĉe la barilo apartenas al la Asocio de Partizanoj de Bariloj Lignaj. Komence neniu tion suspektas kaj divenas, ĉar la pardebalioj tute ne distingiĝas de membroj de multaj aliaj asocioj. Tamen ili eble distingiĝas iel de partizanoj de bariloj betonaj, aŭ pardebabeoj (oni ne scias ĉu ili havas iun asocion – eble baldaŭ fondos ĝin). Do ne identigu pardebabeojn kiel posdebabeojn (aŭ posedantojn de bariloj betonaj), kiujn laŭvice oni ne devas identigi kiel prodebabeojn (aŭ produktistojn de bariloj betonaj), kvankam povas okazi, ke iu estu ambaŭ. Ĉiuj kombinoj estas permesitaj. Eĉ la plej ekstremaj atentendas – kio al ni ŝajnas ekstrema, randa kaj tute malebla, por la vivo estas tute kutima kaj nemirenda.  | 
          
             kio-okazas-ĉi-tie? -kial-kaj-por-kio-ili-staras-ĉi-tie? aŭ la senorda, kaosa svarmado malrapide malvualas kaj montras siajn kaŭzojn. Jen la konstatoj kun la forto de sloganoj komencas elmergiĝi el la kakofonio de interparoloj, transformiĝas en kriadon. Iuj vokaloj estas prononcataj tre longe, tro longe, ĝis ili hurliĝas, kvankam ankoraŭ ne estas en tiu ĉi ĝemado kaj lamentado iu terura agreso, furiozeco, ĉion detruanta malespero. Eble super la kapoj, aŭ sur la barilo, ekaperos stria standardo kun slogano: BETONAJ BARILOJ - FOR! aŭ pli akra: HIDECO DE BETONAJ BARILOJ – FOR! FOR! FOR! Bedaŭrinde la literoj estas preskaŭ same hidaj kiel betonaj bariloj, sed ŝajnas ke neniu tion rimarkas. Eble iu tion utiligos kiel bonan kontraŭargumenton. Kontraŭ kio?... Ankaŭ individuaj paroladoj rapide plinombriĝas. Homoj vokas al io. Al detrui ion. Al faligi ion. Al anstataŭigi ion per io alia. Al ne konstrui tion, sed konstrui ion alian. Iuj paroladoj sonas kiel prelegoj, kiel lekcioj, aŭ almenaŭ imitas tiajn, provas havi sciencan kaj akademian karakteron. Tamen ne estas facile atingi tian efekton. La spaco aperta ne estas la resonejo de universitata aŭditorio. Sed ankaŭ argumentado kaj rezonado sufiĉe mizera kaj nekonvinkema. Nu, kial iu barilo ligna kun palisetoj stretaj aŭ kurbaĉaj estu bela aŭ eĉ belega, dum betona, kelkajn centimetrojn dika panelo kun sufiĉe precize formigitaj detaloj, imitanta samtempe solidan, potencan, krudan, rustikan muron el hakitaj ŝtonoj kaj tornitajn, barelecajn, ventrumajn balustroj kun vespaj talioj estu hida? Vere, estas jene: plej malfacile eksplikeblas tio kio estas evidenta. Ĉar kial tio estas evidenta? Unue oni devus ekspliki kio estas belo kaj kio estas hido. Kaj probable estos sufiĉe da tempo por fari tion. Ĉe alia flanko de la barilo regas silento. Neniuj signoj de vivo. Neniu svarmado. Nenio. Eĉ la hundo ne ekbojas. Eĉ la kato ne ekmiaŭos. Eĉ la muso ne ekpepos. Eĉ la birdoj ne ekĉirpos. La silento vere terura. Vi eksentas vin malkomforte. Ve eksentas vin malforte. Kion faru? Paroladu kaj paroladu vane kaj sencele? Senrezulte? Senreage? Ĉar antaŭ la parolanto staras nur tiuj, kiuj tion kion li aŭ ŝi parolas aŭdis multfoje kaj unu fojo plu povas esti la proverba akvoguto, kiu troplenigis la kruĉon – aŭskultantoj turnos sin dorsen kaj en senbrida frenezo komencos ruinigi, dispecetigi kaj rubigi barilojn lignajn, stakigos forŝiritajn palisetojn por sin aŭtodafei...  | 
          
             oni ne scias de kie, sed preferege de tie, el malantaŭ la vojsinuo aŭ el malantaŭ la monteto, tio dependas
                          de
                          tereno, ekaperas la kotbulego 
              sur
                        radoj. Ŝovas sin
                        malrapide,
                        kvankam povus rapidege kaj violente, kvazaŭ pro
                        eviti dispolviĝon.
                        Ĝi haltas kvazaŭ malaŭdace kaj heziteme je la
                        distanco kiu
                        difineblas kiel sekura, aŭ malebliganta rektan
                        atakon de la
                        homamaso. La momento de suspenso. Samtempe de
                        streĉo kaj malstreĉo.
                        Veo kaj malpezigo. La kotbulego krevas kaj
                        elsaltas el ĝi la
                        posedanto de la barilo betona. Li mem ankaŭ tute
                        kotŝmirita. Kun
                        helpo de kelkaj kolegoj (pri kiuj oni ne scias
                        kiajn barilojn ili
                        posedas kaj ĉu iujn ajn – koto sur iliaj vestoj
                        indikas, ke ili
                        kune ekspediciis kaj aventuris) atakas impetege
                        la pordegon kaj
                        konkeras ĝin. Jam li estas ĉe l'alia flanko. La
                        surprizita kaj
                        konfuzita homamaso svarmas kolere. Sed ankaŭ
                        iomete ravita, kvankam
                        ne tiomgrade kiom la posedanto de sieĝata domo.
                        Ĉar li ŝatas,
                      ŝategas
                        kastelsieĝadon – la homamaso ne scias pri tio,
                        ne scias ankaŭ
                        tion, ke la barilo, kiun ĝi postulas faligi,
                        estas rezulto de ega
                        kompromiso: la edzino ŝategas dratbarilojn (mi
                        prisilentos kial, mi
                        ne eniraĉos kotŝue ies vivon intiman), dum ŝia
                        edzo viziis ĉirkaŭ
                        la domo, jam havantan du dikegajn turojn,
                        potencan, fortegan, ŝtonan
                        dentmuregon kun kreneloj kaj hurdicoj, eble eĉ
                        kun mahikuloj (li ja
                        estas vicprezidento de Asocio de Partizanoj de
                        Remparoj, Fosaĵoj,
                        Palisaroj kaj Muregoj Defendaj) – tial ili fine
                        konsentis je
                        betonaj paneloj, kiuj sube imitas ŝtonan muron
                        kaj supre dratreton,
                        aŭ prefere maŝrabon konsiderante dikecon de
                        "dratoj". Kaj
                        nun ekaperis la ŝanco transformi enimage tiun ĉi
                        kaĥeksian
                        barileton en potencan fortikaĵon kaj poste, dum
                        la fervoro de heroa
                        defendo eksplodigi ĝin, pruvante tiamaniere ĝian
                        feblecon kaj
                        neutilecon, do ankaŭ nepron konstrui la veran
                        fortikaĵon. | 
          
             Bolanta akvo kaj gudro verŝas sin sur la homasamo. Falas pluvego de sagoj. Prelegoj, lekcioj, analizoj, alvokoj kaj revokoj forbruiĝas, malaŭdiĝas en pligrandiĝanta tumulto. Sed jen alvenas helpaj taĉmentoj. Ĉu vere? Ja tio estas la rezervarmeo de Asocio de Produktistoj de Bariloj Betonaj. Sekvas ĝin regulaj taĉmentoj de produktistoj de cemento subtenataj de ŝtonministoj kaj fosmaŝinistoj. Sekvas ilin produktistoj de fosmaŝinoj kaj transportbendoj, inĝenieroj kaj projektistoj, tiuj kiuj ilin kuracas kaj nutras, kaj ilin sekvas aliuloj kaj aliuloj, ĝis la horizonto... Kaj el alia flanko alvenadas brigadoj de lignohakistoj, lignaĵistoj kaj meblistoj kaj segistoj... Mi nek listos nek mencios argumentojn kiujn ili tenas enmane, por ke la haroj ne hirtiĝu, vangoj ne paliĝu, sango ne densiĝu minacante je embolozo kaj fulma sklerozo. Sed kie deksesopo batalas tie la deksepa gajnas. Surprizege ekaperas, alvenas de ĉie, amase kaj are, la partizanoj de dratbariloj (nu, sendube tion kaŭzis la posedantino de la sieĝata barilo betona). Ili laŭtege krias, ke ĝuste iliaj bariloj, dratbariloj, estas la plej bonaj, ĉar preskaŭ nevideblaj, vualas nenion. Tamen neniu aŭskultas ilin, eĉ ili mem ne povas aŭdi sin. Kuregas tramplante, piedpistante partizanojn de kompromiso, kiuj provas konvinki, ke oni ja eblas kunigi en barilo elementojn lignajn, betonajn, metalajn, preskaŭ ĉiujn. Tiujn provas superkrii nemultaj, sed terure muĝemaj, partizanoj de bariloj vivaj, kreskantaj kaj verdaj. Subtenas ilin oni ne scias kiu. Ĉar sendube ne ekologoj, kiuj turmentiĝas ege ne povante pritaksi, ĉu pli nociva estas forhaki arbojn por palisetoj, aŭ forgrinci montojn por betono, aŭ forŝiri ercojn feraj por dratoj, aŭ ŝutkonstrui remparojn grundajn profunde transformantajn pejzaĝojn... Kaj tiel plu. Ĝis la konflikto inter civilizacioj. Ĝis la milito inter galaksioj. Ĝis la katastrofo kosma, kompare al kiu tio kio okazis je kampoj de Kurukŝetro estus nur tumultado post la matĉo piedpilka. Kaj se tio estus detalege priskribita, tiam grandega Vjasa pro honto ruĝiĝus. <<<<  |