Kaj se la penso iĝi la civitano de
          Liberlando transflugis vian kapon, ne postkuru ĝin. Lasu ĝin
          kuregi pluen kaj malaperi ien malantaŭ la horizonto de via
          kapo. Ĝi pereu tien kaj revenu neniam. Por kio ĝi denove
          turmentu vin? 
          Neniuj civitanoj estas ĉi tie, do eĉ se vi ekdezirus iĝi tiun
          kaj se akceptus ĉiujn neprajn, laŭ vi, kondiĉojn, vi ne iĝos
          la civitano liberlanda. Nek la unua kaj ununura. Nek la unika
          kaj escepta. Nek honora. Neniuj civitanoj estas ĉi tie kaj
          neniuj estos. Jen ĉio. 
          Ĉu civitanoj nepras? Ĉu mi vere bezonas ilin? Ja ili tuj volus
          rajtojn. Nur rajtojn. Nur rajtojn kaj neniujn devojn. Ĉar tia
          estas la idealo al kiu strebas civitanoj. Ho ne! La idealo
          estas alia. Tute alia. Nur privilegioj. Jes. Ĝuste tio – nur
          privilegioj! Rajtojn devas havi ĉiuj kaj privilegiojn povas
          havi nur kelkuloj – tia estas la naturo de privilegio. Sed
          natura estas ankaŭ tio, ke ĉiuj volas esti privilegiitaj. Kaj
          plej bone estus, ke ili havu la samajn privilegiojn kiej ĉiuj
          aliuloj kaj ankaŭ tiujn kiujn neniu alia havas. Nu, tiam tuj
          ekus koŝmara kverelego. Do, ĉu vere civitanoj estas ĉi tie
          bezonaj? Por kio havu ĉi tie araĉon de uloj konsiderantaj sin
          kiel pli bonaj ol aliuloj kiuj konsideras sin kiel pli bonaj
          ol tiuj uloj? Nur teruran kapdoloron tio povas rezultigi. Tute
          sufiĉas al mi nefortaj kaj neoftaj migrenoj miaj, tiaj
          duontagaj kaj dupilolaj. 
          
          Sed, se vi volus, vi povus esti litero en la libro. Ĉu vi
          volas? Ordinara litero. Eble vi povus elekti la tiparon . . .
          . . Ne. Tute ne. Ĉar tiam ĉiu tuj volus esti la riĉa belega
          inicialo kaj neniu volus esti komo. Do, se vi volas, vi povas
          esti litero. Aŭ iu signo. Sen rajto elekti. Okazos, ke vi estu
          ŝ tiam vi estos ŝ. Nu bone. Jen ĉio . . . . . . . . Elekti?
          Por kio? Kion? Vi eniris ĉi tien – vi estas ĉi tie. Mi povus
          demandi vin: kion vi pensas, kiu kaj kia litero vi estas?
          Tamen mi ne demandos vin. Vi tuj volus komenti. Nenio tia, mia
          kara litero. Nenio tia! mia kara krisigno.