Kompreneble,
se
                vi havas tian dokumenton, do havu ĝin. Vi povas havi eĉ
                kelkajn dokumentojn konfirmantajn kelkajn (viajn)
                identecojn. Ja vivas homoj kiuj asertas, ke MI estas
                multpersona – nu, eble nur kelkpersona – kaj ĉiu el tiuj
                malpligrandaj MI (do oni povus skribi mi – kiel
                oni povus diri tion: malpli laŭte? flustre?) devus havi tian dokumenton.
                Jen tre interesa ideo. Tute ne kurioza koncepto. Tiuj mi (mioj aŭ mij? aŭ eble mi-j?)
                povas havi aspekton diakronan (mi-estinta, mi-estanta, mi-estonta...)
                kaj ankaŭ aspekton sinkronan aŭ sinkronan-spacan (mi-interna, mi-ekstera, mi-elpensita, mi-socia, mi-familia...) Bilokacio, aŭ samtempa
                ĉeestado en du diversaj lokoj, tiaperspektive ŝajnas
                nenio precipa. Oni povas eĉ diri pri multlokacio. Tamen
                bilokacio (aŭ multlokacio) bezonus sufiĉe grandan
                aŭtonomion de unuopaj mi, por ke ili (aŭ mi-j) povus aperi aparte. Oni
                ne scias ĉu tia aŭtonomio estus akirebla. Ĉu la edroj de
                la kubo povus apartiĝi de la kubo ne neniigante samtempe
                la kubon mem? Ja estas
                  sufiĉe multe da homoj kiuj pensas, ke iu
                transformo okazis en ili, aŭ ili iele transformiĝis kaj
                nun ili estas iuj aliaj ol ili estis antaŭ la
                transformo, do la dokumento eldonita antaŭ la transformo
                konfirmas identecon de iu alia, de iu kiu ili jam ne
                estas kaj kiu sendube ne estas identa kun ili, do ili
                bezonas novan dokumenton eldonitan post la transformo.
                Transformoj povas esti diversaj, foje iu transformiĝas
                nur parte, iome aŭ iomete, ne
                  tute kaj tiam li estas parte tiu kiu jam estis kaj
                  parte kiu jam estas. Tamen, ĉu eblas la
                transformo plena kaj tuta? Verŝajne papilio estas io
                tute alia ol raŭpo de kiu ĝi devenas, sed la materialo
                estas la sama. Jen la situacio simila al negranda tablo
                farita el malnova ŝranko – vi sidas ĉe tia tablo kaj
                tute ne suspektas, ke ĝi iam estis la ŝranko, tamen la
                plankoj estas la samaj. Trasformoj ne nepre devas esti abruptaj,
                  rapidaj kaj neatenditaj, klare videblaj kaj
                  efektoplenaj. Ja ni transformiĝas
                senĉese, senripoze, senpaŭze. Ĉiutage ni vekiĝas iomete
                malsamaj ol ni enlitiĝis la tagon antaŭan. Ni hodiaŭaj
                estaj iomete, nerimarkeble sed iom iom malsamaj,
                neidentaj kun ni hieraŭaj, sed ni antaŭ-du-jaraj estas
                rimarkeble neidentaj kun ni hodiaŭaj kaj nin
                antaŭ-mult-jarajn ni rekonas malfacilege aŭ ni nur
                simulas rekonadon kaj fakte ni estas profunde konfuzitaj
                kaj mirigitaj dum iu provas konvinki nin, ke jen ni
                troviĝas je la foto. Kaj ni cerbumas kiel ni povis fari
                tion kion ni faris tiam, ĉar nun ni tiaĵojn certege ne farus. Tio havus vere
                interesegaj konsekvencoj leĝaj kaj juraj. Ekzemple:
                advokato povus konstati, ke la ulo kiu faris la krimon
                estis iu alia ol la ulo kiu sidas nun sur la benko de
                akuzitoj. Ekzemple: se la testamento estis skribita
                antaŭ dek jaroj tiam la riĉaĵon estis heredigita al tiu
                kiu nun jam ne ekzistas – tiu kiu nun ekzistas kaj
                asertas ke estas la heredanto povas tiomgrade
                diferenciĝi de la ulo indikita en la testamento (ja
                povas okazi, ke li transformiĝis plene kaj profundege),
                ke ĝuste mortinta riĉulo tutcerte testamentus al li
                nenion. Ekzemploj povas esti multegaj kaj ĉiu facile
                trovos la sian, kompreneble se volos ludi tiamaniere –
                tia ludo estas sufiĉe morna, do eble estos pli bone ne
                manki la tempon kaj la tempon tiel ŝparitan oni povos
                uzi por solvi la jenan problemon: ĉu papilio povas
                responsi pri tio kio faris raŭpo? Rezultas el tio, ke iu
                  devus havi ne unu dokumenton, sed tutan valizon da
                  tiuj. Nu! Kofrojn. Bretojn. Tutan egan bibliotekon iu
                  devus portegi ku si. Arkivejon plenegan, eĉ
                  eksplodantan je atestoj kaj konfirmoj. Karavanoj
                  tramarŝus Liberlandion. Karavano post
                karavano. Serpentumantaj kolonoj de porteguloj. Nu! Ja
                tiuj dokumentoj bezonus atestojn konfirmantaj iliajn
                originalecon, ĉu ili estas aŭtentaj aŭ falsaj – kaj tiuj
                atestoj ankaŭ bezonus konfirmaĵojn – kaj tiel plu. Ja
                falsaĵoj troveblas ĉie kaj ĉiam. Oni devas esti
                atentegaj ....... Kaj se iu malŝatas kolekti montojn da
                paperaĉoj li aŭ ŝi povas fari sian propran dokumenton.
                Tiaj manefaritaj dokumentoj sendube estus nefalsaj (eĉ
                se ili estus falsaj, ili estus aŭtentaj kaj veraj, vere
                memfaritaj) kaj konfirmus ankaŭ, aŭ eble ĉefe kaj antaŭ
                ĉio la mensostaton de la faranto. Manefarita pasporto
                estus ankaŭ multe pli interesa kaj pli kredebla ol
                pasporto produktita serie, milionkopie, kaj distingebla
                de ĉiu alia pasporto nur perfote – kvankam tio ankaŭ
                estas ia vero pri ni, tio ke ni distingeblas unu de
                l'alia ne tiom multe kiom al ni ŝajnas ..... Tamen
                bolnovu sciiĝi, ke ĉi tie troveblas neniu elŝutebla ŝablono.
                Se vi almigris ĉi tie, vi sendube ne estas la pigrulo.