Kiu estas tie?
        
        Mi demandas.
        Surda kaj stulta. Mi ne aŭdas
        frapadon kaj mi demandas. Mi aŭdas
        neniun brueton. Nek susuron. Nek skrapadon. Kaj blinda mi ankaŭ
        estas. Mi metas la kapon malantaŭ
        la platan monitoron, rigardas kaj vidas neniun. NENIUN.
        
        KIU
        estas tie?
        
        Nu
        kaj por kio mi demandas? Kvankam eble tio interesas min kiu vi
        estas,
        verkante la veron tio ja estas tute sensignifa. Vi estas tiu kiu
        vi
        estas. Neniu alia vi povas esti, malgraŭ ke vi provis tutforte,
        malgraŭ
        tiomaj maskoj vi metis, malgraŭ
        vi plej ruze travestiĝis,
        malgraŭ
        miloj da mienoj . . . . . . . Vi estas tio kio vi estas. Nenio
        alia
        vi povas esti. Nu, verkante la veron vi povas esti iu-ajn kaj
        io-ajn.
        Ne gravas. Neniun spuron vi postlasas. Mi eĉ
        ne certas ĉu
        vi estas, ĉu
        vi ekzistas vi ja povas
          esti nur halucino igita per troa atendado –
          kaj kiel halucinado
          estu malpli bona ol rigardado? ke tio
          kio ne ekzistas
          transformas tion
          kio ekzistas?
          Do, ĉiuj ĉi konsideroj, zorgoj, klarigoj kaj eksplikoj povas
          esti
          tute nenecesaj, troaj kaj kromaj. Povas montriĝi nur bela,
          nepraktika teorio. Ne
          povas – teoriado nepraktika simple ne
          ekzistas. Ja praktiko estas l'alia flanko de teorio. Kaj
          teorio jen
          la unua flanko de praktiko. Aŭ male. La sinsekvo ne gravas.
          Kverelado pri sinsekvo povas havi vere malgrandan sencon. Eĉ
          neglekteblan, neprizorgeblan. Povas esti eteta, tute negrava
          tempoperdo. Nenio estas perdo de tempo. Ĉiam kaj
          ĉiukaze ni povas
          lerni ion. Tamen kontroli
          la identecon de NENIU estus la tasko vere
          fascina, preskaŭ koana. Sed tute ne ciklopa – tie tute ne temus
          pri lertega Odiso kaj malsagaca Polifemo
          . . . . . . . . . Estus
          vere belege, nur imagu, nur pensu: vi alvenas, vi restas, vi
          forvenas
          kaj vi neniujn spurojn postlasas. Vi estis kvazaŭ vi ne estus.
          Vi
          estas kvazaŭ vi ne estus. Vi restas kvazaŭ vi ne restus. Pensu
          kaj
          imagu: esti tiele ke neniu sciu ke vi estas. Ho, oni tuj
          demandu: do
          por kio esti? Aŭ konstategos: postaĵa estado. Aŭ jubilis
          akiron de
          pruvo pri tuta kaj plena malhumanigo: kia malhoma estado tio
          estus!
          kia koŝmara ŝtato ideala tio estus! kia koŝmara idealo:
          nevideblaj
          neniuj en malekzistanta ŝtato, ne komplimentas kaj ne ofendas
          unu
          l'alian, ne diras pardonpetu ĉar ne provokas situaciojn kie
          oni
          devas tion diri ....... koŝmaro! kia koŝmaro!!! kriu, kriu kaj
          indignu – ofendu kaj pardonpetu plu unu l'alian – birdoj devas
          flugi en aero kaj fiŝoj devas naĝi en akvo – ili devas konduti
          tiel ĉar ne kapablas konduti alie ĉar ili estas tiel
          konstruitaj
          kaj programitaj . . . . . . . 
        
        
        kaj
          kion mi vidas? kion mi rimarkas? mi rigardas tra malfermetita
          pordo,
          tra fendo mallarĝa kaj mi krias ke mi vidas la vastegan mondon
          ĉirkaŭ mi
          
          
          ĉu
          mi scius kiu vi estas se vi dirus vian nomon? tiam mi konus
          nur vian
          nomon
          
          ĉu
          mi scius kiu vi estas se vi montrus al mi vian foton? tiam mi
          konus
          nur vian foton
          
          ĉu
          mi scius kiu vi estas se mi aŭdus vian voĉon? tiam mi konus
          nur
          vian voĉon
          
          ĉu
          mi scius kiu vi estas se mi ekvidus vin? tiam mi konus nur
          vian
          aspekton
          
          ĉu
          mi scius kiu vi estas se vi rakontus la historion de via vivo?
          tiam
          mi konus nur la historion de via vivo
          
          kaj
          tiel plu
          
          kaj
          sciante ĉion tion kaj multaj aliajn aĵojn mi scius nur vian
          similecon, neniam vian identecon – mi povus diri nur al kiu vi
          estas simila – mi neniam povus diri kun kiu vi estas identa –
          ĉar
          vi estas kaj povas esti identa nur kun vi mem kaj kun neniu
          alia kaj
          mi neniam kapablus koni vin tute kaj plene – mi ĉiam konos vin
          nur
          parte kaj aliaj partoj estos daŭre nekonataj por mi kaj mi
          neniam
          povos kompletigi vian puzlaron
        
        
        Kaj
        eble mi devus demandi: kiuj estas tie? ĉu iuj estas tie?
        
        Tiam
        eble mi aŭdus la respondon: neniuj.
        
        NENIUJ.
        
        Kial
          neniam mi demandas KIUJ kaj kial neniam mi respondas al mi mem
          NENIUJ? Kial NENIU ĉiam estas nur unu? Estas ununura kaj
          unika.
          Unuopa kaj unula. Kaj se NENIU estas (povas esti) nur unu,
          unusola,
          tiam ĝi(?) estas (povas esti) simila al neniu, ĉar ne ekzistas
          iu
          alia NENIU al kiu ĝi(?) povus esti simila. Kaj se ĝi(?) ne
          povas
          esti simila, tiam ĝi(?) ne havas identecon. Jen bizaro ega: ni
          uzas
          la vorton identeco
            por indiki la similarecon. Se iu apartenas al iu grupo, tiu
            iu estas
            nur simila al ĉiuj aliaj grupanoj. Nur simila, neniam
            identa, ĉar
            identa ne povas esti. Tiam se ni parolus ekzemple pri via
            nacia
            "identeco" estus multe pli prave uzi la vorton
            simileco
            kaj diri pri nacia
            simileco. Tia
          nacia
            identeco
            (aŭ iu alia grupa identeco) estas fakte falsa identeco, aŭ
            fidenteco, ĉar la vera identeco povas esti nur identeco ula,
            individua. Kaj pro tio ke NENIU ne povas esti simila al iu
            ajn ĉar
            estas unusola, tiam ne ekzistas la nacio de NENIUJ. Aŭ
            neniuja. Aŭ
            neniula. Aŭ NENIES . . . . . . . . Sed ĝuste pro tio NENIU
            povas
            esti nur identa. NENIU neniam similas – NENIU ĉiam identas.
            NENIU
            povas esti nur identa nur kun NENIU . . . . . . Kia
            malklarigado
            superba!
        
        
        Kaj kiam mi estas
        tiu kiu demandas? Kial vi ne demandas? Eĉ kiam ni supozas ke jen
        alvenanto, la frapanto, estas demandata, ke tiu ordo estas la
        ĝusta
        ordo (kvankam tute facile ni povas supozi la malan – kaj tia
        mala
        ordo estas de tempo al tempo uzata kaj ne tial malofte kiel oni
        supozus) ni devus indiki kiu estas alvenanto, kiu estas gasto
        kaj kiu
        estas mastro, ĉar tio ne estas tiel klara kiel ŝajnas.
        
        Nu, kaj se vi
        frapetus la ekranon?
        kaj demandus: KIU estas tie?
        
        Kion mi
        respondus?