
| 
                 I  
                            N   F   O  
                            R   M   O 
                  Tio ne estas la informejo turista. La informejo turista estas tute sensenca, ĉar troviĝas ĉi tie nenio kion oni povus konsideri kiel atrakcion turistan. Ĉi tie troviĝas nur malatrakcioj. Kompreneble, la plena manko de atrakcioj povas esti io ege atrakcia kaj igi ekstremajn spertojn kaj impresojn. Nu, kaj kio pro tio? Nenio. Tute nenio... Do, iuj ajn formoj de turista aktiveco ne estas agrable akceptataj ĉi tie. Pro tio mankas kaj malaĉeteblas iuj ajn gvidlibroj kaj mapoj. Mankas ankaŭ itineroj, montriloj, indikoj, sugestoj, sufloraĵoj. Kelkajn
                        informojn pri imigrado kaj emigrado oni povas
                        trovi en la labirinto administracio nomata ankaŭ
                        iii. 
               |