Ĉu
        iu povas naskiĝi
        Liberlandano? Ne. Kaj se neniu povas naskiĝi
        Liberlandano, tiam la nacio liberlanda ne ekzistas. Kaj se la
        nacio
        liberlanda ne ekzistas, tiam Liberlandanoj ne naskiĝas.
        Jen simpla afero.
          
        Estas
        bone, ke la nacio liberlanda ne ekzistas. Se ĝi
        ekzistus, tiam ĝi
        fieriĝus
        kaj humiligus aliajn naciojn. Tion faras ĉiuj
        nacioj kaj tio ne devus nin surprizi. Tamen ni devus mallaŭdi
        ilin pro tio, ke ili daŭre
        kaj senĉese
        insultas kaj malbenas ĉiujn
        aliajn naciojn, ke kubutumas ĉiumaniere,
        arogante aŭ
        diskrete, sekrete aŭ
        malsekrete, kaŝe
        aŭ
        publike.
        
        
      Se
        neniu povas naskiĝi
        Liberlandano, do eble iu povas iĝi
        Liberlandano? Ne. Liberlandanoj ekzistos neniam. Ĉu
        iu povas iĝi
        ulo kiu ne ekzistas?
        
        
      Kaj se
        Liberlandanoj ne ekzistas, kiu do loĝas
        en Liberlando? Ja ĝi
        ne estas la dezerto de tekstoplena ekrano. Tiam ne kreskus ĉi
        tie la kverko plej granda, plej alta kaj plej fiera en la ĉirkaŭaĵo.
        
        
      Tamen
        apero de la unua Liberlandano egalus malaperon de Liberlando.
    
    
            