La
          ĉielo taga estas prefere kaj kutime blanka, kvankam en iuj
          anguloj de Liberlando povas ne esti blanka. Nu, la ĉielo taga
          povas esti ajnkolora, do en iuj lokoj ĝi estas nigra, aŭ tre
          malhela, kio tute ne signifas, ke tie jam noktiĝis –
          Liberlando ne estas tiom vasta, ke nokto estu je unu ĝia rando
          dum tago je la alia kaj meze krepusko, tagmezo, aŭ oni ne
          scias kio. Kiam estas la tago, tiam ĝi estas ĉie, do la ĉielo
          taga ankaŭ estas ĉie, kaj ĝi plej ofte estas blanka, kvankam
          povas esti ankaŭ ajnkolora kio kaŭzas ke la ĉielo taga
          liberlanda estas bunta, havas diverskolorajn makulojn kiuj ne
          komponiĝas en misterajn signojn, nek en eĉ pli misteran mapon
          atestantan pri ekzisto de iu alia Liberlando, kaŝita kaj
          ĉifrita. Ekzemple: Liberlando supertaga aŭ subtaga.
          
          Interesa estas ankaŭ tio (ankaŭ signifas, ke oni ekkonsideris kiel interesan tion
            kion oni verkis supre kaj tio ja ne nepre estas interesa),
            ke la tago komenciĝas kaj finiĝas tute neatendite, kvankam
            iam oni povas antaŭvidi ambaŭ ĝiajn komencon kaj finon,
            tamen indiki precize la momenton prefere maleblas, aŭ estas
            treege malfacile, multe pli malfacile ol antaŭvidi (supozi),
            ke la fino aŭ komenco okazos. Tute neregula estas ankaŭ daŭro
            de la tago.
          
          Longeco de la tago tute ne
            influas la koloron de la ĉielo. Dum tuta tago la ĉielo havas
            la samajn koloron, helecon, intensecon. Brilas sammaniere
            komence, meze kaj fine – la vortoj matene,
            vespere ne uzeblas ĉi tie. Sur la ĉielo daŭre la sama, prefere
            blanka, aperas multegaj steloj. Kutime ili estas nigraj, la
            plimulto da steloj estas nigra, tamen tio ne certas, pli
            preciza kalkulado povus doni alian rezulton, ke la plimulto
            da steloj estas diverskoloraj. Oni ne rimarkis, ke la steloj
            komponiĝis en iujn rekoneblajn figurojn meritantaj
            nomojn. Kutime ili kreas arojn je nedifineblaj formoj, foje
            tiuj formoj estas difineblaj kaj rekoneblaj. Nu, la ĉielo
            sennuba, ne gravas kiukolora, en Liberlando ne renkonteblas.
          
          Interesa estas ankaŭ tio, ke
            Liberlando estas kvazaŭ nubo neatendite aperanta sur la
            ĉielo kaj sur la tero transformante la horizonton en la
            linion intermitan.
        
        
        
        
      
        