La
            observatorio devus esti sur la monto. Ĉio estas pli bone
          videbla de sur la monto. Kondiĉe ke la pinton ne vualas nuboj,
          ĉar tiam nenio videblas. Aŭ nur fantomoj, tamen ili ne estas
          interesaj, ĉar sufiĉas eĉ ajna bloveto de vento por disigi kaj
          forpeli ilin ĉiudirekten. Kutime ni estas tro proksime al la
          tero, kaj tro malproksime al la ĉielo. La monto kaŭzas, ke ni
          malproksimiĝas de la tero kaj alproksimiĝas al la ĉielo.
          Sufiĉas nur grimpi la monton kaj observi. Foje rigardi suben,
          foje supren. Tia alternado estas vere esenca. Tro longa
          rigardado suben aŭ supren igas kapturnojn, kiuj rezultigas
          diversajn deformaĵojn. Kaj kvankam la observaĵoj deformitaj
          ankaŭ povas esti interesaj kaj donas multajn gravaj informojn,
          ŝajnas ke informoj ne deformitaj estas multe pli valoraj. Tial
          estas bone movi la kapon. Kompreneble, rigardado rekte antaŭen
          estas la plej sekura kaj malplej deformiva, sed bedaŭrinde,
          kaj bizarege, ne ĉio okazas rekte antaŭ ni, ho! la plimulto da
          aĵoj okazas ne antaŭ ni. 
        Ekzemple aĵoj
          astronomiaj okazas kutime super ni. Nur iomete da ili okazas
          tuj super la horizonto, por ke ni eĉ ne devu leveti la kapon.
          Feliĉe astronomio ne estas en la centro de nia scivolemo, pro
          tio la observatorio estas vere modeste ekipita, eĉ povre.
          Troviĝas en ĝi neniuj teleskopoj, nek lornoj, nek ajnaj
          mezuriloj – neniu mezurado estas ĉi tie farita, do por kio oni
          tenus tie iujn mezurilojn? Neniu konstruaĵo kiu meritus la
          nomon "observatorio" – nek la mistera rondo de gigantaj
          ŝtonoj, nek eĉ pli mistera kupolo malfermiĝanta kiel kolosa
          konko, sinturnanta kiel monstra okulo sur la tigo... Tamen
          malvera estus konstataĵo, ke la observatorio ne ekzistas. Ja
          ekzistas la monto. MONTO. Sufiĉas nur
          grimpi ĝin kaj observi. Se la luno tro forte frapas la
          okulojn, tiam oni devas protekti ilin per la polmo, apogi ĝin
          al la frunto, fari el ĝi la vizieron super la brovoj. Se tio
          kion oni rigardas ŝajnus tro terura (kaj la vivo de steloj,
          sunoj, planedoj, lunoj kaj kometoj estas plena de tiaj
          okazaĵoj) tiam sufiĉas nur turni la polmon suben, tiel ke ĝi
          falu sur la nazon. Se oni volus kontroli ĉu la teruraĵoj jam
          finiĝis (ĉu iu galaksio fine vorus la alian) sufiĉas nur
          iomete dispuŝi la fingrojn kaj ŝtelrigardi la universon tra
          streta fendeto. 
          Jen ĉio.