Verŝajne 
        la kometo 
        jen nur 
        la stelo 
        kun vosto. 
      
        La steloj en Liberlando estas multaj. Brilas kaj lumas bele.
        Scintilas ĉarme. Neniu havas la voston. Probablege ili
        estas la steloj senvostaj. Nu, bone. Tio signifas, ke ĉi tie
        ne estas steloj kunvostaj. Aŭ ili tute ne ekzistas, aŭ ili
        preterpasas tiun ĉi ravan anguleton de la universo ne volonte
      ĝin viziti. Ĉar teda ĝi estas. Ĉarma sed teda. Kiel ĉiuj
        aliaj ĉarmaj angulaĉoj. Bone. Bonege. Preterpasu, kiel eble plej
        malproksime. La steloj kunvostaj alportas nur klopodojn. 
      
       
      Estas dudek du tipoj de steloj. Kutime ili estas
        nigraj kaj oni povas vidi ilin sur la hela ĉielo, kio estas io
        vere nekutima por multegaj observantoj. Feliĉe la steloj povas
        ŝanĝi kolorojn, kaj kiam ili estas helkoloraj, ruĝaj, flavaj aŭ
        grizaj, oni povas observi ilin sur malhela ĉielo – tamen tio ne
        okazas ofte, do oni bezonas bonŝancon. Malheleco okazas en
        Liberlando maloftege.
        
      <<<