La luno super Liberlando sendube havas aspektojn de 
C aŭ 
D aŭ 
O. Aŭ de inversa 
C. Aŭ
      de inversa 
D. Aŭ de inversa 
O. Pro tio oni facile povas konkludi, ke estas
      nur tri lunfazoj. Mankas la novluno. Tio signifas, ke la luno
      estas malaperanta kaj aperanta, sed neniam tute malaperas. Estus
      pli bone verki kaj paroli pri tri fazoj kaj duono, ĉar iam okazas,
      ke la luno ekhavas la aspekton de la litero 
B.
      Tamen tia fenomeno estas tre neregula kaj vere neantaŭvidebla,
      tial meritas nomi ĝin nur duonfazo, fazo parta. 
      Dum la luno super Esplanado havas la aspektojn de 
o
      aŭ 
c aŭ 
e. Neniam
      ĝi havas la aspekton de la litero 
b. Nek
      de la litero 
p. Oni ne povas verki kaj
      paroli pri kvaronoj. Do pri kio oni povas verki kaj paroli – pri
      trionoj? 
      Se la luno super Esplanado havas tri fazojn, dum la luno super
      Liberlando havas tri kaj duono da fazoj, ĉu ĝi estas la sama luno
      je du formoj (majuskla kaj minuskla), aŭ estas du malsamaj lunoj?
      
      Ho! Tio signifus duoble pli da sopiroj. Kaj duoble pli da hurloj.
      
      
      Kaj du lunoj je unu formo? 
      Ho! Tio estus vera troigo. 
      
      Se ie tie estus ankaŭ la tria luno, ĝi havus aspektojn de: 
< ( [ { . Kaj de la inversaj, kompreneble.
      La tria luno estus do kvarfaza, kvankam dirante kaj verkante la
      veron, temus pri unu fazo kun kvar variantoj. 
      Kie ĝi povus esti? 
      Super la strando? 
      Super la oceano? 
      Super la arbaro? 
      Super la monto? 
      Super la lageto en la parko? 
      En la fenestro? 
      Ni serĉu. Ni serĉu. 
      Se ni trovos ĝin, tiam ni havos trioble pli da sopiroj. Ho ne –
      du-kaj-duono-oble pli. Ja la tria luno neniam estas plena.
      
      
<<<