Ĉu
    ĉiuj
truoj
      estas nigraj?
     
    Tomato.
     
    Ĉu
      estas truoj ruĝaj?
     
    Tomato.
     
    Ĉu
      jen unu el tiaj truoj?
     
    Tomato.
     
    La ĉefa
      trajto de nigraj truoj estas tio, 
      ke ili glutas ĉion kaj sputas nenion. 
      Tial ili estas nigraj. Simple ili ne lumas. 
      Kaj kio estas la ĉefa trajto de ruĝaj truoj?
     
    Tomato.
     
    Ili ankaŭ glutas,
      sed ne ĉion. 
      Kion ili glutas, se ne ĉion? 
      Ion kio kaŭzas, ke ili estas ruĝaj. 
      Aŭ
      ili glutas ĉion, sed ion sputas. 
      Tial ili lumas. Ruĝe. Kio tio povas esti?
     
    Tomato.
     
    Ĉu
      tio estas Ruĝaj Kapuĉetoj? Amasoj da Ruĝaj Kapuĉetoj?
     
    Tomato.
     
    Do tio ne estas Ruĝaj Kapuĉetoj. 
      Tio ne estas ankaŭ armeoj da Sanktaj Nikolaoj. 
      Nek stakoj da muŝoamanitoj. 
      Nek nuboj de kokcineloj. 
      Nek iu giganta rastrumero. 
      Tamen io tio estas.
     
    Tomato.
     
    Ĉu
      gravas kio?
     
    Tomato.
     
    Truo estas truo. Nenio plu.
     
    Tomato.
     
    Malinteresinda. Truo aŭ makulo?
     
    Tomato.
     
    Rektangula? Plata? Glata?
     
    Tomato.
     
    
     
    
    Jen
simpla
      ludo iam populara kaj ŝatata de infanoj de ŝtatoj kaj landoj
      najbaraj. Ĉu nunaj infanoj scipovas ludi ĝin? Mi ne scias. Tempoj
      ŝanĝas sin rapide, ankaŭ ludoj sin ŝanĝas. Nu, unu ludanto
      demandas aliajn ludantojn. Demandoj estas diversegaj, dum la
      respondo devas esti daŭre la sama: TOMATO. La demandanto provas
      ridigi la demandatojn, dum ili provas respondi serioze. TOMATO
      estas la truo kiu ensuĉas ĉiujn vortojn kaj ununura vorto kiu
      povas eliĝi la truon estas ĝuste tomato. Se iu respondus uzante iun alian
        vorton, aŭ ekridus, eĉ nur ekridetus, tiam li malvenkus. La truo
        eksplodus. La mondo kolapsus. Aŭ inverse. Ne gravas. Gravas kial
      tomato?
     
    Tomato.
     
    Tial, ke ĝi estas ruĝa?
        
      Tomato.
    
        Tial, ke ĝi
        estas vera bildo de nia cervo, detala modelo de nia menso? 
        
    Tomato.
     
    Kial ne kukumo aŭ kukurbo?
     
    Tomato.
     
    Ja kukumo estas multe pli ridinda kaj
        drola.
     
    Tomato.
     
    Kaj verda.
     
    Tomato.
     
    
     
    
    Kiu venkis ĉi foje?
       
    T o m a t o !