| 
                
                 La Statuto de Organizacio 
                    § 1 
                   Organizacio
                    estas registrita nenie, ĉar ĝi ne devas esti
                    registrita. Organizacio estas, ekzistas, kaj tio
                    tute kaj plene sufiĉas. § 2 
                   Organizacio
                    estas ĉie. Organizacio troviĝas ĉie. Organizacio
                    troveblas nenie. § 3 
                   Ĉar
                    Organizacio estas ĉie, ĝi ankaŭ agas ĉie. § 4 
                   Ĉar
                    Organizacio estas ĉie kaj agas ĉie, ĝia sidejo povas
                    troviĝi ĉie, do doni ĝian adreson havas neniun
                    sencon kaj estas tute senutila. § 5 
                   La plej
                    alta kaj ununura estro ene de Organizacio estas
                    Organizacio mem, tamen oni ne povas el tio konkludi,
                    ke Organizacio estas demokratia, ĉar ĝi ne estas
                    tia. Organizacio havas tute absolutisman karakteron
                    kaj estas despota reale kaj vere.El tio logike sekvas, ke la estroj de Organizacio ne elekteblas kaj ne estas elektataj. Se Organizacio estas, tiam ankaŭ estroj, aŭtoritatoj, estas. Kaj ankaŭ la povo.  § 6 
                   Organizacion
                    interesas ĉio, do Organizacio agas je ĉiuj areoj,
                    ĉiuj kampoj, ĉiuj zonoj. Plenamplekse. Detala
                    listigado kaj precizaj indikoj ne necesendas. § 7 
                   Organizacio nenion kaj neniun
                      preferas kaj favoras. Foje ĝi koncentras sin sur
                      iu afero kaj neglektas la alian, sed el tio
                      rezultas nur tio, ke poste ĝi koncentras sin sur
                      la alia kaj neglektas iun aferon. La fakto, ke ĝi
                      okupas sin je ĉio, ne signifas, ke ĝi faras ĉion
                      samtempe. Organizacio okupas sin je ĉio kiel ĝi
                      volas kaj ŝatas. 
                    § 8 
                   Organizacio
                    ne devas eksplikadi tion kio ĝi faras kaj ne faras,
                    nek ĝi devas pardonpeti pri tio kion ĝi faras kaj ne
                    faras. Ĉiujn disputojn kaj konfliktojn ĝi solvas mem
                    kaj bezonas neniujn juĝistojn eksterajn. § 9 
                   Anoj de
                    Organizacio povas esti nur tiuj, kiuj al ĝi
                    apartenas. Tiuj kiuj al ĝi ne apartenas, ne povas
                    iĝi ĝiaj anoj. § 10 
                   Organizacio
                    ne planas asocii kun iuj ajn aliaj Organizacioj (se
                    tiuj ekzistas). Ajnaj formoj de kunlaborado, aŭ de
                    reciproka apogado, ne estos kaj ne estas akceptataj.
                    Ĉiu sian rapon senŝeligu... § 11 
                   Kvankam
                    Organizacio estas ĉie kaj faras ĉion kaj okupas sin
                    je ĉio, ĝi mem ne estas ĉio. Ho, ne. Kaj ĝi ne volas
                    esti ĉio. Organizacio estas nur Organizacio. Tio
                    vere sufiĉas. § 12 
                   La
                    Statuto de Organizacio havas neniun povon juran kaj
                    kaŭzan. La Statuto ne devas esti akceptata. Devas
                    esti konsenta kun nenio. Devas esti respektata de
                    neniu, des pli de Organizacio mem. La Statuto estas,
                    sed kvazaŭ ĝi ne estus. Tamen, se ĝi estas, ĝi estu,
                    ĝi ja ĝenas neniun, des pli Organizacion. § 13 
                   Ĉar la
                    Statuto estas tute malgrava kaj sensignifa kaj
                    sambone ĝi povus ne ekzisti, estas sensence elpensi
                    kaj verki sekvajn klaŭzojn. Tamen tio ne signifas,
                    ke ĝuste tiu ĉi klaŭzo estas la lasta kaj ĉi tie la
                    statuto finiĝas. La Statuto havas apertan formon kaj
                    ĉiumomente oni povas daŭrigi ĝin alverkante ion. Aŭ
                    forviŝante. La Statuto estas ŝanĝebla, do se
                    ekaperos iu neceso, aŭ alvenos iu volo kaŭzita eĉ ne
                    far neceso sed far ordinara fantazio, tiam ĝi estos
                    ŝanĝita.La fakto, ke oni ĉesis verki la Statuton je dektria klaŭzo ne montras, ke Organizacio estas superstiĉa. Ja dividante la tekston iom alie, ni rezulte havos alian nombron da klaŭzoj. Jes, Organizacio amas ordon, tamen ne amegas troan ordon, ordegon, absolutan ordigadon. Troeco da demandoj, indikoj, kondiĉoj, reguloj paralizas, kaj povas rezultigi kaoson – tio signifas, paradokse, ke tio, kio estas maksimume ordigita kaj logikega interne, ekstere povas montri sin kaosa, senordaĉa, tute nelogika. § 14 
                   Do, por
                    eviti malbonŝancon, ni aldonu unu klaŭzon, en kiu
                    estas konstatita, ke estis verkita sufiĉe multe kaj
                    stulte. |