La
                      nombro da
                      nuancoj kaj gradoj de la verdo estas vere
                      nekredebla. Verdoj fruprintempaj estas tute
                    aliaj ol verdoj malfruprintempaj, verdoj someraj
                    diferencas de verdoj aŭtunaj, verdoj juniaj ne
                    similas al verdoj aŭgustaj, verdoj arbaraj malsamas
                    verdojn herbejajn. 
                    Nekredebla estas ankaŭ la fakto, ke ni havas nur unu
                    vorton por nomi tiomaj diversaj koloroj: verda.
                    Nu bone, ni uzas ankaŭ la vorton celadona.
                    Kaj smeralda. Eble ankaŭ mara – kvankam skribante
                      la veron ne estas klare kia koloro ĝi estas. Oni
                      devus indiki pri kiu kaj kia maro temas. La koloro
                      de Maro Ruĝa sendube estas alia ol la koloro de
                      Maro Nigra, kiu estas malsama ol la koloro de Maro
                      Flava, kiu certe nur similas al la koloro de Maro
                      Blanka. Ankaŭ sendube la koloro de malkvieta,
                      ŝtorma Maro Ruĝa ne samas la koloron de kvieta,
                      glata Maro Ruĝa, kiu tutcerte ruĝiĝas alie matene
                      ol vespere. Strange, sed ne ekzistas Maro Verda,
                      des pli strange, ke sufiĉe ofte maroj verdiĝas pro
                      troeco da algoj. Eĉ pli stranga estas manko de
                      Maro Blua. Ne ekzistas ankaŭ Maro Malhelblua. Nek
                      Maro Viola. Nek Maro Turkisa. Kaj ja tiuj koloroj
                      estas facile rigardeblaj sur la marsurfacoj. Devus
                      ekzisti ankaŭ Maro Senkolora – ja akvo ne havas
                      koloron, do estas senkolora, almenaŭ oni tiele
                      asertas, kvankam senkoloreco ŝajnas vere malebla.
                    
                    Laŭ la popoloj
                      transbarilaj kaj forekranaj, koloro mara estas ne
                      sufiĉe klare difinita miksaĵo de verda, blua kaj
                      griza kun etetaj aldonoj de diversaj aliaj
                      koloroj, oni ne scias precize kiaj kaj kiuj.
                      Pruveblaj estas timoj, ke ĉiu loĝanto de landoj
                      forekranaj ekvidus enmense iom alian koloron
                      aŭdinte la vortojn: koloro mara; tamen ĉiuj konsentus
                      facile, ke temas pri la sama koloro. Samtempe
                      surprizas kaj enpensigas tuta manko de jenaj
                      nomoj: koloro laga, koloro rivera, koloro roja aŭ
                      torenta, koloro laguna, koloro golfa, koloro
                      oceana. Ankaŭ koloro pluva kaj flaka. Kvankam la
                      koloro kota ekzistas. 
                    Tamen estas iomete
                      sensence provi solvi la enigmon de la koloro mara,
                      des pli de la koloro akva, se ekzistas multegaj
                      objektoj pli verdaj ol maro. Nu, ekzemple greso aŭ
                      diversaj herboj. Kvankam ni ofte parolas pri verdo
                      gresa aŭ herba, sed ekzistas tiom multaj specoj de
                      gresoj kaj herboj kaj ĉiuj estas verdaj siamaniere
                      kaj individue. La koloro gresa, kia-ajn ĝi estas,
                      tamen ne ekvivalentas la koloron maran – ĝia
                      ekvivalento estus la koloro greseja (aŭ herbeja),
                      aŭ stepa, aŭ preria, aŭ pampa. Tio povus esti
                      ankaŭ la koloro arbara, aŭ arbarega, sed ankaŭ
                      tajga kaj ĝangala. Bedaŭrinde, difini eĉ
                      proksimume la koloron arbaran, kaŭzus aron da
                      nevenkeblajn obstaklojn, dum la koloro mara ne
                      estas tiom klopoddona. Cetere, l'arbaro kiun mi
                      vidas tie distege estas markolora, pli precize
                      malhelmarkolora (nu, vere jen malfacile eldirebla
                      koloro). Nenion stranga tio estas, ĉar l'arbaro
                      estas la maro de arboj ondantaj, baskulantaj,
                      ŝancelantaj sin. Belega estas tiu arbaro. Ĉirkaŭas
                      la herbejon per ĉarma
onda
                      linio. Domaĝe, ke ekranoj ne havas ondumitaj
                      kadroj. Domaĝe, ke ekranoj ĉiam estas nur
                      rektangulaj. Jen vera imagmalpovo. 
                    L'arbaro troviĝas malproksime. Pli proksime troviĝas
                    la herbejo. Kaj sendube ĝi havas la koloron
                    herbejan. Kvankam ĝi povus havi la koloron maran, ja
                    la herbejo estas maro da gresoj, herboj kaj
                    ĉiuspecaj floroj. Tamen ĝi certege havas la koloron
                    herbejan. La koloro herbeja estas koloro kompleksa –
                    ĝi konsistas el la koloroj de floroj, herboj kaj
                    gresoj kiuj kreskas tie. Same kiel ni parolas pri la
                    koloro piza (aŭ pizeta – kompreneble ni pensas tiam
                    pri la pizeto verda, freŝe enŝeligitaj globetoj, ne
                    pri la granda nefroforma, ĉar tiu estas blankeska,
                    nu, ja en ĝia kazo ni parolus pri la koloro piza aŭ
                    almenaŭ pri blanko piza), ni povus paroli pri la
                    koloro bistorta, rumeksa, salvia kaj pri multaj
                    aliaj. Spite al ĉiuj ŝajnoj tiuj difinoj ne estas
                    precizaj, ĉar ili ne indikas pri kiu parto de la
                    kreskaĵo temas. Ni supozas, sed tiu ĉi supozo ne
                    estas plene argumentita, ke pri folioj, ĉar enkaze
                    de la pizeto menciita supre temas pri la frukto kaj
                    frukto nevidebla ĉar kaŝita en la ŝelo. Plie, ni ne
                    scias ĉu temas pri la planto freŝa, nun kreskanta,
                    plena de energio kaj forto, eĉ krevanta, eksplodanta
                    pro limfo trakuranta ĝiaj duktoj kaj vejnoj, aŭ pri
                    la kreskaĵo jam restanta, iom laca pro somera
                    varmego, iomete kovrita per polvo, aŭ eble eĉ tute
                    velkinta, preskaŭ morta, ĝisteren kliniĝinta. 
                    Oni diras, ke
                      loĝantoj de la dezertoj neĝaj-glaciaj havas
                      kelkdek vortojn nomantaj diversajn specojn de la
                      neĝo. Interese, ĉu ili ankaŭ havas kelkdek vortojn
                      por nomi diversajn blankojn (la popoloj proksime
                      transbarilaj kaj forekranaj uzas jenajn nomojn: lakta,
                      krema (ofte
                      ili diras: blanka kiel papero), sed ili ne uzas,
                      oni ne scias kial, jenajn nomojn: jogurta,
                      kefira, fromaĝa). Oni diras, ke loĝantoj de varmegaj
                      dezertoj sablaj uzas multajn vortojn por nomi
                      diversajn specojn de sablo. Interese, ĉu ili ankaŭ
                      havas multajn vortojn por nomi diversajn nuancojn
                      de flavo. Premisante, ke sablo estas flava, ĉar ja
                      ne estas tiele, ne ĉiu sablo estas flava, same
                      kiel ne ĉiu papero estas
                      blanka. La koloro sabla estas oni-ne-scias-kia,
                      kvankam simile al la kazo de koloro mara, plimulto
                      da homoj loĝantaj transbarile kaj forekrane
                      konstatus, ke temas pri iu miksaĵo de griza, flava
                      kaj kelkaj aliaj koloroj; sendube ĉiu pensus pri
                      iu alia miksaĵo, miksaĵo je diversaj proporcioj,
                      kaj etetaj aldonoj de aliaj koloroj. Iu laca pro
                      tia neprecizeco imagus, ke en la landoj ekranaj,
                      tiuj problemoj ne ekzistas, oni ja sufiĉas uzi la
                      sistemon RGB aŭ CMYK aŭ iun alian kaj tuj ĉio
                      estus klara. Tamen ne estas tiele, ĉar la
                      menciitaj sistemoj ne atentas pri jenaj
                      parametroj: tipo de ekrano, ĝia aĝo kaj grado de
                      foruzo, prilumigo de la ejo, nu kaj kompreneble
                      okuloj de rigardanto! Ho! La situacio ideala
                      rilatas al la situacio reala same kiel la kodo
                      html al tio kio videbliĝas surekrane, aŭ kiel
                      kemiaj formuloj difinantaj la atoma konsisto de
                      pigmentoj al la herbejo kiu mole kaj malvigle
                      etendas sin antaŭ ni . . . . . . . . . . . . . .