Kio tio
              estas? Kompreneble pluralo de balanuso, tamen ni
              daŭre ne scias kio estas unu balanuso. Ĉiu scias kio estas
              anuso, ĉar ĉiu ĝin havas. Sed balanuso? Ĉu tio estas bela
              anuso? Sed se ĝi estus bela anuso, tiam ĝi estus belanuso.
              Do bela anuso balanuso ne estas.... Se ne bela, do ebla
              bala? Anuso kiu balas. Kiu amas bali. Vere bizare tio
              sonas kaj aspektas, sed tute malebla tio ne estas. Tamen,
              se temus pri anuso balanta, aŭ pri balo be anusoj, tiam ni
              havus prefere anusbalo.... Do plej probable ne temas pri
              anuso. Plej probable balanuso havas nenion komunan kun
              anuso, kaj se ion havas, tiam vere ne multe, nur iomete.
              Ete iomete.
             Interese estas, ke
              ĉiu, aŭ preskaŭ ĉiu, kiu iam estis sur la plaĝo, vidis
              balanusoj. Do konas ilin, kvankam, ne scias, ke ili estas
              ĝuste balanusoj. Kvankam la nomo malplezure asociiĝas, la
              estaĵoj mem ne estas malplezuraj. Kontraŭe – ili estas
              vere plezuraj. Grandaj pli malpli kiel glanoj, blankaj aŭ
              grizaj, ĉar faritaj el kalcito, similas al tendoj
              ovoformaj. Ĉiam troveblas grupe, neniam sole – ĉiam oni
              trovas koloniojn de balanusoj kreskantaj sur diversaj
              (ekzemple) lignopecoj ĵetataj, rulataj, turnataj far
              senindulgaj marondoj. Ĉiu krustotendo balanusa havas
              aperton pinte, kiun oni povus asocii kun anuso, sed ankaŭ
              kun aperto fuma, do truo entegmenta tra kiu fuĝas fumo
              kiam oni bruligas fajron hejme... Ĉar tiuj interesaj kaj
              plezure aspektantaj strukturoj estas nur domoj kaj hejmoj
              de balanusoj, ne balanusoj mem. Strange kaj interese: tiom
              da fojoj mi vidis balanusojn mortajn kaj mi neniam vidis
              balanusojn vivajn. Do ŝajnas ke mi konsideras kiel
              plezurajn kaj belaspektajn nur kadavrojn de balanusoj. Ĉu
              balanusoj vivaj estas same plezuraj kaj belaspektaj kiel
              balanusoj mortaj? Tion mi ne scias. En bela domo povas
              vivi hida loĝanto. Viva balanuso povas esti bela (korpe
              kaj anime) kiel anuso kaj de tie ĝia stranga kaj
              malplezura nomo..... Tamen tiaj fiaj ŝercoj ne utilas,
              estas nur spekulaĵoj tute malicaj.... Unu plezuraĵo pli
              koncernas balanusojn: ili multe vojaĝas, preskaŭ senĉese.
              Ne nur flosas fiksitaj al lignopecoj, sed povas situigi
              sin sur iu ŝipo aŭ baleno. Vojaĝas senĉese kaj senenergie.
              Mirakla solvo de eterna problemo povus tio ŝajni. Sed kion
              ili faras kun la energio ŝparita? Mi volus ilin demandi
              pri tio. Sed estas ankaŭ ne eta malplezuro – ne ili
              decidas kien ili vojaĝos. Vere anusa malplezuro.
          
          
            Ĉu estas
              malfacile balanusiĝi? Tute ne. Sufiĉas nur pumpi pneŭmatan
              matracon, meti ĝin sur la marsurfacon kaj ekflosi. Nu kaj
              imagi ankaŭ, ke vi havas ses parojn da membroj, da cilioj,
              por filtri nutraĵon el akvo... Nu, facilega tio estas,
              vere facilega por nia imagpovego...
             
             Kiel eblas, ke min, krabon-anakoreton,
                fascinas sociemaj balanusoj vivantaj en troplenigitaj
                kolonioj? Jen paradokso tipa por naturo ne nur homa. Malunu
                ulo volus vivi sur senhoma insulo, sed ne senservista.