La rezervejo
                estas kiel la libro. La libro estas kiel la rezervejo.
        
        Tio
            estas la metaforo.
            La rezervejo estas la libro. La libro estas la rezervejo.
            Tio estas la troigo.
            Kio estas inter la metaforo kaj la troigo?
            
            La libro staras sur la
              breto puŝita
              inter aliaj libroj. Iu elektas ĝuste ĝin. Pro iu kaŭzo.
              Prenas ĝin kaj komencas legi. Ne faldas foliojn. Ne lekas la fingron (por
              turni la folion). Nu, havas purajn manojn kaj ne lasas
              grasajn spurojn surpapere. Tamen iajn spurojn faras. Ja ne
            havas specialajn blankajn kotonajn gantojn. La gantoj ankaŭ lasas iajn
              spurojn. Se tiaj
              puraj legantoj estus sufiĉe multaj, la libro estus finfine
            mortlegita, foruzita. Miloj da plej zorgaj malfermoj kaj da plej delikataj tuŝoj dispecigus ĝin tute, neniigus, detruus
              (kvankam ĉu la detruo okazos pli aŭ malpli frue
              kompreneble gravas). Kaj ja estas uloj, kiuj ŝatas marki
              aŭ desegni aŭ substreki ion en la libro. Estas iuj kiuj
              volas noti ion marĝene. Estas tiuj kiuj faldas paĝangulojn, por ke ne perdu sin en labirinto de rakonto. Estas
              tiuj kiuj pretas forŝiri la folion pro diversaj
              kaŭzoj, ofte kontraŭaj kaj malaj. Estas tiuj kiuj
              volontege kaj pasie detruus, forbrulus la libron (kaj ofte
              tion faras) konsiderante ĝin kiel pli danĝeran ol variolo,
              pli venenan ol ĵararaka tokso. Estas multaj aliaj, tro
              multaj, por ke oni faru la
              plenan liston. Escepte nur se iu sin dediĉus al tio...
            
            Do eble estus pli bone, ke neniu legus
              la libron. Aŭ tralegus ĝin nur tiu kiu ĝin ne ne vundus, ne damaĝus. Tamen oni bone ne
              scias en kio tiu vundo aŭ damaĝo konsistas. Sed por kio
              verki la libron kiun neniu povus tralegi? Ĉu ĝusta estus jena komparo: por kio arbaro
              kreskus, se neniu povus promeni tie? Arbaro ne kreskas por
              ke iu promenu tra ĝi. Arbaro kreskas. Jen ĉio. Tio
              sufiĉas. Ĉu la samo okazas enkaze de libro, aŭ konsideri
              tion estus simpla troigo?
            
            Kaj se la biblioteko estus
              la rezervejo? Rezervejo de libroj? Aŭ de si mem, de iu
              vivmaniero kiu foriras, falas en
              forgeson? Se ni iam fine lernos legi la mondon, ĉu ni
              daŭre necesos librojn? Ĉu necesa estas bastono, se oni jam
              iras bele? Ho, pli frue ni iĝos analfabetoj transformante
              bibliotekojn (kaj librojn) en nekompreneblajn konstruaĵojn
              kun enigma, tenebra funkcio.
            
            Kaj se LIBERLANDO
              estas la rezervejo? Rezervejo de kio?