V E P
          R A Ŭ P O . La besto diserigita. D i s p e l i t
        a  kaj  d i s p e r s i t a . La besto unika.
        Ununura kaj samtempe ĉie ĉeestanta – tio indikus, ke ĝi estas
        unu kaj treege granda, tamen tio estas nur la supozo ĉar enkaze
        de 
        v e p r a ŭ p o  nenio estas certa.
        Do oni ne devas organizi specialajn, tre
        multekostajn ekspediciojn por renkonti ĝin, kio iujn malgajigos
        profunde kaj aliulojn entuziasmigos. Tiom facile vi povas
        renkonti la 
        v e p r a ŭ p o n  kiom malfacile vi
        povas ĝin ekvidi. Vi rigardas ĝin kaj
        ne vidas ĝin. Vi vidas multajn aliajn bestojn kaj bestetojn, sed
        vi
        ne vidas la  v e p r a ŭ p o n .
        Vi ne vidas ĝin, ĉar vi estas ene de ĝi.
        Kio ne signifas, ke ĝi voris vin, glutis aŭ absorbis. Ĝi tion ne
        faris, ĉar mankis por tio iu ajn kaŭzo. Ĝi nutras sin per io
        alia,
        ne per vi, ne per oni, ne per iu alia. Oni ne scias per kio ĝi
        nutras sin. Oni ne scias ĉu ĝi nutras sin. Ŝajnas, ke manĝado
        tute ĝin ne interesas. Vere, bedaŭras perdi senĉese tempon por
        akiri manĝon, bedaŭras perdi senfine energion por serĉi
        nutraĵon.
        Tiele tio aspektas, sed povas aspekti tute alie. La  v e p r a ŭ p o  estas
        organismo mistera. Ŝajnas, ke profunde ekzamenita kaj esplorita,
        ke
        ni scias ĉion pri ĝi, dum montriĝas ke tio koncernas nur ŝajnoj,
        eksteraĵoj, vualoj kaj kamuflaĵoj. Kvazaŭ ni scius ĉion pri
        vestaro kaj nenion pri la korpon kovritan per vestoj – ekzemple,
        ni
        scias ke  v e p r a ŭ p o 
        povas esti kovrita per skvamoj, plumoj,
        hartufetoj, tegoletoj kitinaj aŭ kalcitaj, kaj ĉu tia scio vere
        valoras? Oni ne povas konstati sendube ke la  v e p r a ŭ p o  ne voris nin,
        ĉar povus okazi, ke ĝi tion faris, sed tiel subtile, tiel
        delikate,
        ke ŝajnas al ni, ke ĝi tion ne faris, ke ni faris tion, eniris
        ĝin,
        aŭ nur trairas ĝin, kaj ĝi tute ne interesiĝas pri ni, eĉ ne
        rimarkis nin, kvazaŭ ni estis nemateriaj fantomoj trafluantaj
        dikajn
        murojn, kvankam multe montras, ke estas male, ni ja ne dubas pri
        nia
        materieco, almenaŭ plimulto da ni, ni ne havas la saman certecon
        pri
        materiecon de  v e p r a ŭ p o .
        Pensante pri tio metafore la  v e p r a ŭ
          p o  estas
        kvazaŭ la fiŝbenko. Tiu ĉi komparo bone prezentas la karakteron
        de 
        v e p r a ŭ p o , kvankam estas tute
        maltrafa; por ke ĝi estu trafa, ĝi
        devus esti same dispersita kiel la  v e p
          r a ŭ p o  mem, tamen kion tio
        signifus? Ĉu iu povus doni la ekzemplon de la metaforo
        dispersita?
        La  v e p r a ŭ p o n  oni ne
        povas desegni, ĉar ĝia ekstera formo estas tro
        ŝanĝebla kaj nestabila – multe pli facile oni povus desegni la
        nubon, ĉar la nubo aspektas kiel la roko granita. Oni ne povas
        konkludi, ke same ŝanĝebla estas la formo interna. Kvankam ni
        estas
        en ĝia interno, ni vidas la  v e p r a ŭ p
          o n  de ekstere, tute kvazaŭ ĝi
        estus reversita. Estas ĝuste tiele. Aŭ alie. > > > >