Nur konsonantoj.
          Kaj supozaj vokaloj. Supozeblaj. Nevideblaj.
          Tamen unue oni devas kontroli ĉu kvar konsonantoj jen ĉiuj
          konsonantoj. Ja povas okazi, ke la vorto enhavas ankaŭ
          nevideblajn konsonantojn, do tiajn kiuj ne estis printitaj,
          sed troviĝas en la vorto.
          Povas ankaŭ montriĝi, ke tiuj kvar konsonantoj estas la ĉefaj,
          do tial videblaj, dum neĉefaj konsonantoj estas nevideblaj,
          ĝuste pro tio, ke malpli gravaj. Sed kial ili estontus malpli
          gravaj. Kial en la vorto SPRinTo n estontus malpli
          grava ol s p r kaj t ? Tio estas eĉ pli
          stulta, malprudenta, nekomprenebla ol kaŝi vokalojn. Escepte
          nur se oni uzas la lingvon kie konsonantoj ege dominas –
          ekzistas tiaj lingvoj kaj ili malestimas vokalojn kaj
          konsideras tiujn kiel malvaloraj kaj malgravaj, do pro tio
          neskribindaj kaj neprintendaj, ja ĉiuj scias kiujn vokalojn
          kaj kie oni devas diri, kio rezultas el klara kunteksto... Kaj
          ĉi tie mankas kunteksto. Vakuo ĉirkaŭe. Malpleneco... Ĉar se
          oni uzus la lingvon kie vokaloj ege dominas, tiam oni povus ne
          skribi konsonantojn (tiam en la Lando de Longa Blanka Nubo la
          nomo de tiu lando aspektus jene: AOEAOA – feliĉe neniu en tiu
          lando scipovis skribi). Tamen ĉi tie ni havas la lingvon kie
          konsonantoj dominas nur iomete. Do kaŝi, hazarde, lote, ankaŭ
          konsonantojn, transformus la legadon en penega solvado de
          puzloj. SPRT ankaŭ estas la puzlo, sed sufiĉe facila kaj
          postulanta nur elekti unu vorton el la kelkaj, do sufiĉas nur
          iom da sprito, profunda saĝeco ne estas necesa.
          
          SPRiTo Probable temas ĉi kaze pri aĵo aŭ fenomeno.
          Sprito estas mensa kapablo. Kio estas mensa kapablo: aĵo aŭ
          fenomeno? aŭ eble verbo?
          
          SPiRiTo Spirito en la lumo? Spirito en la
          helo? Ne.
          
          eSPeRaTo Eblas aŭ maleblas io tia? Eblas, ke io
          kio eblas en la lingvo, maleblas en la vivo.
          
          SPaRTo Ĉi tie? Ne. Ne ĉi tie kaj ne nun. Sparto jam
          estis. Oni diras, ke la historio ŝatas ripeti sin, sed oni
          ankaŭ diras ke nenio okazas du fojojn.
          
          SPoRTo O! Ho! Jes! SPORTO. Kompreneble. Kaj tiu ĉi aranĝo de
          literoj, simila al aloj de ventmuelilo. Sugestanta ĝuste tiun
          mankantan o. Nu, ankaŭ la ombro de kunteksto –
          proksime troviĝas la stadiono.
          
          Do estu SPORTO.
          Ĉu puzlosolvado estas ankaŭ sporto?