Kia stadiono?
          Universala.
          Do por kio?
          Por ĉio.
          Granda?
          Granda. Kaj malgranda ankaŭ.
          Do kia? Aŭ granda aŭ malgranda. Aŭ du stadionoj: unu granda,
          alia malgranda.
          Ne. Unu stadiono. Granda kaj malgranda. Do ŝanĝebla.
          Transformebla. Unufoje granda. Alifoje malgranda. Unufoje por
          tio. Alifoje por io alia. Unufoje kolosa. Alifoje ĉambra. Se
          la stadiono povas esti ĉambra. Sed kial ne?
          Ĉambra stadiono por ĉambraj konkursoj?
          Ĝuste tiel.
          La ĉambra matĉo?
          Jes. Kial ne? Ekzemple la monomatĉo. Aŭ sportisto batalanta
          kontraŭ sin mem. Verŝajne tio estas plej grava en la sporto:
          batalo kontraŭ propra malforteco... Jen la esenco de sporto.
          Verŝajne.... Nu, bizara estas ĉi tiu stadiono.
          Bizara.
          Ĉu tio estas la plano aŭ vidaĵo de supre? Aŭ la fasado? Ĉar ja
          nek la vidaĵo perspektiva nek aksonometra? 
          Nuuuu.... Mmmmm...
          La sekco?
          Prefere ne.... Kvankam.... Kial ne? Tio povus esti la sekco.
          Povus esti ankaŭ la plano. De unu konstruaĵo. Aŭ de tuta aro
          de sportejoj. Kial ne? Ja la stadiono estas alĝustigebla.
          Ŝanĝebla. Transformebla. Unufoje ĝi aspektas tiel, alifoje
          aspektas alie. Oni povas movi ĝiajn partojn, rearanĝi ĝiajn
          erojn kaj elementojn. Ankaŭ ŝanĝi grandecon. Difini novajn
          mezurojn. Kaj ŝanĝi formojn. Laŭ necesoj. Oni povas inundi ĝin
          (ilin), glaciigi, priŝuti, kovri, malkovri, malkonstrui....
          Kion oni nur volas kaj deziras. Imagpovo estas ununura limigo.
          Oni apenaŭ povas tion kredi rigardante la stadionon, sed ĈI
          TIU stadiono vere aspektas alie ol la ATNAŬA stadiono.
          Ne estas facile tion kredi, sed estas ĝuste tiele.
          Ĉar komplikeco ne favoras tian egan, eĉ monstran,
          multifunkcion. Multifunkcieco, ŝnaĝebleco, alĝustigebleco,
          transformebleco preferas simplecon. Kaj jen vera labirinto.
          Kvazaŭ kaŝludo estus ĉi tie la sporto nacia...
          Sufiĉe trafa rimarko. Sed nur iomete. Ĉar ne temas pri tio, ke
          oni kaŝu sin kaj ne estu trovita, sed ke oni trovu la elirejon
          en la labirinto en kiu oni hazarde (aŭ ne) troviĝis. Kaj nur
          parte ĝi estas ludo. La ludo kiu estas nur ludo ĉesas esti
          ludinda.
          Kaj por kio estas ĉi tie la stadiono? Ja oni povas kuri je la
          herbejo?
          Kompreneble. Kaj tiam la implika aranĝo de bizaraj figuroj
          montriĝos nur iom ordigita desegno de nodiĝantaj padoj
          piedpremitaj. Aŭ la itinero de la kurado terena. Aŭ la itinero de kajakumado. Kompreneble
            kontraŭflua. Kajakumado kontraŭflua ŝajnas multe pli
            interesa. Kaj pli provoka. Asocias kun aktiveco, dum la laŭflua
            ŝajnas pasiva. Tamen ne nepre oni devas kuri je la
          herbejo. Oni povas ankaŭ trakuri okule tekston.... Jes. Tiu
          rimarko estas multe pli trafa. Verkante la veron la stadiono
          ne estas necesa ĉi tie. Jes. La stadiono ne estas nepra por
          sporti. Same kiel la koncertejo ne estas necesa por ludi
          muzikon. Muziko ekzistas kaj ekzistus sen koncertoj kaj
          koncertejoj, dum koncertoj kaj koncertejoj ne ekzistus sen
          muziko . . . . . . . . Nuntempe en la landoj kaj ŝtatoj
          transbarilaj kaj apudekranaj stadionoj funkcias simile al
          temploj en tempoj antaŭaj kaj antikvaj. Sed ne ĉi tie. La
          stadiono neniel diferencas de aliaj konstruaĵoj kaj strukturoj
          ĉitieaj. Nek pere de grandeco, nek pere de bizareco,
          grandiozeco, perfekteco, ekstravaganceco... Kial do ĝi estas
          ĉi tie? Vere cerbuminda afero. Nu, kial? . . . . . . Eble por
          ke ni povus cerbumi? Tio povus indiki, ke cerbumado estas la
          sporto nacia en Liberlando. Pensado. Se estus ĉi tie iu nacio... Eble tial estas
            neniu...