. . . . . . . . . . . 
         Ĉu
          estas gaso ĉi tie?
         Nenio
          siblas.... Do probable ne. Kompreneble, temas pri tergaso. Pri
          gaso tera. Se jes, unue devus esti ĉi tie tero, kaj probable tero ĉi
          tie ne estas. Probable – do oni ne scias. Eble estas, eble ne
          estas. Kaj se estas, do kie? Kio povus esti la tero en
          Liberlando? Kio estas la tero en Liberlando?
         Ĝi
          povus esti gaso putra. Metano? Io devus putri unue. Ĉu io
          putras en Liberlando? Verŝajne iuj pensoj. Ankaŭ iuj sentoj.
          Ie troveblus putrinta moralo.... Ĉu tio sufiĉus?
         Sed
          iuj marĉoj troveblus. Ie ili devus esti. Kaj super la marĉoj,
          tie kaj alie, flametoj pruvantaj ĉeeston de iuj gasoj
          kirliĝantaj profunde en marĉa senfundeco kaj fuĝantaj surfacen
          per ludemaj veziketoj de tempo al tempo transportante aĉan
          kadavran materion.
         Nafto?
         Neniu
          serĉis ĝin ĉi tie. Do oni ne scias. Indas aŭ ne indas serĉi
          ĝin? Se ĝi estus, tiam ĉiuj A transformiĝus en naftajn
          ŝaktojn. Estus bone aŭ ne?
         Kaj
          karbono?
         Eble
          estos. Ĉar se estas arbaro
          (ĝi vere kreskas ĉi tie) kaj se en tiu ĉi arbaro troviĝas
          marĉo (tio eblas – l'arbaro estas vasta kaj densa, do
          diversaĵoj povas en ĝi troviĝi), iam estos torfejo. Kaj iam
          estos ankaŭ karbono. Bruna kaj nigra. Nu, iam. Oni ne scias
          kiam. Oni devas atendi tre tre longe. Neniu estos sufiĉe
          pacienca, neniu eltenos tiom longan atendadon...
         Do
          iu rivero. Prefere sovaĝa, rapidega, falanta el alteco....
          Ĝenerale iu akvo. Maltrankvila. Movema.... Jes, akvo estus pli
          bona, multe pli bona....
         La
          rivero troviĝas ĉi tie. Sed ĝi estas pigra. Ege pigra. Ne
          estas facile rimarki, ke ĝi fluas. La maro ankaŭ troviĝas ĉi tie,
          sed ankaŭ ege trankvila. Kiel iu lago. Ondoj apenaŭ susuras.
          Tajdoj preskaŭ nepercetablaj – eble ili tute mankas. Akvofaloj
          ankaŭ mankas. Same gejseroj kaj fontanoj.... Sed troviĝas ĉi
          tie la dezerto.
         Ho!
          Dezerto povus esti utila. Se ventoj dancas sur dezerta surfaco
          kaj traŝutas senĉese kaj konstante sablerojn..... Nu, kaj la
          suno..... La suno.
          Foje ĝi brilas – foje ne brilas. Pli multe ne brilas ol
          brilas. Pli multe Liberlando estas kovrita per mallumo ol
          inundita per lumo...... Sed tiuj daŭre kaj senĉese ŝutataj
          sableroj. Tre interesaj ili estas. Kondiĉe ke estas traŝutataj
          senĉese. Konstante. Konstanteco – jen io grava. Tre grava.
         Ĉu
          ventoj blovas?
         Ventoj,
          ventoj, ventoj..... Denove la revoj pri ventmuelilo. Eĉ
          malgranda, sur la tegmento..... Sed la ventoj ĉitieaj ne estas
          viglaj. Ŝajnas fortaj, preskaŭ uraganoj, sed nenion kaptas,
          nenion ĵetas, nenion taŭzas kaj turmentas .....
         Kaj
          nuboj? Ja nuboj fluas kaj
          fluas kaj fluas. Jes. Nuboj fluas kaj fluas kaj nenio el tia
          fluado rezultas. Ili nur vualas la sunon. Imagu, ke ili tiras
          ion, kirlas, frotas.....
         Eble
          neniuj nuboj estas ĉi tie. Aŭ estas hele aŭ malhele. Aŭ la
          nuboj ĉitieaj estas diversaj, malsamaj, aliaj, kaj oni devas
          serĉi ilin ie alie. Ne en la ĉielo...... Ĉar ĉu estas ĉi tie
          la ĉielo? Se jes, tiam ĝi
          estas blanka. Prefere blanka. Plej ofte blanka. Nuboj en tia
          ĉielo estas koloraj kaj ne fluas. Se estas.
         Do
          kio estas ĉi tie? Iuj atomoj? Por fari fisiojn kaj fuziojn....
         Atomoj?
          Ioj kvazaŭ punktoj? Ho, punktetoj estas ĉi tie multnombraj.
          Kaj streketoj.
         Do
          kio troviĝas ĉi tie? Punktetoj. Streketoj. Signoj. Formoj.
          Literoj. Vortoj. Frazoj..... Kaj se ili estas ĉi tie, tiam
          estas ĉi tie ankaŭ gaso, marĉo, karbono, arbarego, ventegoj,
          ŝtormoj, maroj, fulmoj kaj tondroj, zumegantaj akvofaloj . . .
          . Ĉio.
         Sed
          la punktoj, strekoj, formoj, literoj, vortoj, frazoj . . . .
          Ĉio ĉi estas senmova. Ne utilas.
         Kaj
          kio svarmas, furioze kirliĝas? Kio estas en eterna movo,
          senĉese fluas, daŭre kuregas?
         Pensoj.
         Do
          ni ekpensos pri la energio de pensoj.
         Jes.
          Tio povus esti la neelĉerpebla fonto de energio por
          Liberlando.
         .
          . . . . . . . . . . . . . . . . . .
         Pensoj.
          Kio tio estas?
         Kio
          estas Liberlando: vortoj aŭ pensoj? signoj aŭ ideoj? .......
          La aranĝo (sistemo) de vortoj preta kaj kapabla produkti
          laboron? Kian laboron? . . . . . . . . . Kaj tuj eksvarmas
          pensoj. Kuregas. Postkuras. Trapuŝas. Frotas . . . . . . . . .
          Se de ĉiu eksvarmo, de ĉiu paŝo, de ĉiu movo, de ĉiu kirlo, de
          ĉiu frapo de fingro en klavaro ni forprenus iom da energio jam
          perdita, jam uzita – tiam ĉiu povus varmigi sin mem kaj
          prilumi sian ŝtaton . . . . . . . . 
         
          Maŝinaro de la menso movigata per la energio de pensoj. Perpetum
            mobile. Estus tiel, se la menso ekzistus for de la
          cerbo.
         Sensencaĵoj,
sensencaĵoj,
          sensencaĵoj. Memsinmovigantaj sensencaĵoj. Jen la vera perpetum
            mobile.
          
        <<<
        
        
        
         
       