Ne estas
                facile konjekti kio estas produktata en la fabriko nur
                laŭ ĝia aspekto ekstera. Multe pli facile estus fari
                tion, se la fabriko similus al tabuleto de ĉokolado,
                fritilo, forko, lampeto, televidilo aŭ biciklo. Tamen
                kutime tiele ne estas, kaj se tiele okazas, tiam oni
                vere dubas ĉu ekzistas la rekta, simpla kaj reciproka
                dependo inter la formo de fabriko kaj tio kio estas tie
                produktata.![]() Se tio estus la vidaĵo de supre, kio estus produktata en tiu ĉi fabriko? Sendube IO. Sed KIO? ![]() Se tio estus la fasado, aŭ projekciaĵo flanka, la vidaĵo kompreneble skema, simpligita, abstraktigita, ĉu ĝi ion sugestus, ion memorigus, kun io asociigus, ion suflorus, aŭ prefere ion kaŝus, estus lerta kamuflaĵo por trompi nin? ![]() Se tio estus la plano de teretaĝo, aŭ de la lasta, plej alta etaĝo, ĉu helpus nin solvi la enigmon? Pensu. Cerbumu. Sed ne mordu fingrojn. Se vi elpensos nenion, tiam diru, ke tio estas la fabriko de fabriko. Jen io, ankaŭ. Tamen ni memoru, ke ĉio ĉi multe ne gravas. Pli gravas produkti ion gravegan, plej bone la plej gravan. Kaj jen la demando kiun ni devas respondi: KIO      ESTAS 
              LA PLEJ GRAVA? <<<  |