F  A  B  R 
              I  K  O   D  E   E  R 
              A  R  O  J  .   Jen la plej granda fabriko en Liberlando.
            Sendube.
            Tutcerte.
             
            Vere, ĝi estas
              grandega. Ĝi estas same granda kiel Liberlando. Ĝi estas
              tiel granda kiel tuta Liberlando. Kaj ĝi estas ĉie. En ĉiu
              loko. En ĉiu vorto. Ĝuste tuta Liberlando estas la fabriko
              de eraroj. Kaj Liberlando mem estis produktita en tiu ĉi
              fabriko. Do Liberlando estas la eraro. Jes. Grandega
              eraro. Grandioza eraro. Tial oni ne necesas priskribi tiun
              ĉi fabrikon, ĉar por priskribi tiun ĉi fabrikon oni devus
              priskribi Liberlandon mem, kaj oni ne necesas priskribi
              ĝin ĉar Liberlando priskribas plene, tutplene, sin mem,
              ĉar ĝi estas ĝuste tio kion ĝi priskribas.
             
            Kaj se tamen iu
              persistus en unufraza priskribo, kia estus tia frazo?
            Jen la
                fabriko kiu produktis sin mem. Kaj en unuvorta
              priskribo?      N   
                   E       K   
                   R       E 
                     D       E 
                     B       L
                      E