La principo de funkciado de lavmaŝino molekula
            estas ekstreme simpla: tio kion ni volas lavi estas
            dismolekuligita, la molekuloj de malpuro estas neniigitaj
            kaj la molekuloj puraj, do ĉiuj aliaj, estas denove
            kunmetitaj, rekomponitaj je tio kion ni donis por lavado.
            Eble la vorto dismolekuligi ne estas bona, eble dekomponi estus pli konvena, ĉar pli tenera,
              pli kalma. Sendube ni ne devus uzi la vorton frakasi aŭ disrompi, ĉar tiaj vortoj indikas
              agadojn brutalajn, kaj tio kio estas frakasita, rompita,
              disrompita ne povas esti kunmetita, rekomponita, kaj eĉ se povas, tiam la rezulto ne estos perfekta, ĉiam io
              mankos. Same ni ne devus uzi la vortojn pisti aŭ mueli aŭ disŝiri. Tiaj vortoj forpelas kaj
              malkuraĝas. Sed akceptebla estas prima
              faktorigado -
              kompreneble ne indikante kio estas primaj faktoroj en kaze
              de ŝuoj, pantalono, ĵerzo, sako, biciklo aŭ veturilo. Se
              la misteraj primaj faktoroj maltrankviligus la klienton,
              pro asocio kun neniigado, oni povas paroli pri aliaj faktoroj, ekzemple pri sekundara
              faktorigado.
        
         
          La ekzemploj de aĵoj lavataj ne
              estas hazardaj kaj fantaziaj. Lavmaŝino molekula povas lavi ĉion, vere
              ĉion. Eĉ ĉi tiun tekston. Kaj ankaŭ aliajn tekstojn. Tuta
              Liberlando povus esti lavata senprobleme. La teksto estus
              disliterigita, la literoj diserigitaj je lopoj, maŝoj, sktreketoj,
              bastonetoj, kaj
              tiuj je punktoj kaj linietoj. La punktoj kaj linietoj ne
              estus diserigitaj ĉar ili povas esti diserigitaj nur je
              linietoj kaj punktoj kaj tio ne havus sencon. Iun, etetan
              senceton la lasta paŝo eble havus, sed tio restas la dolĉa
              mistero de la maŝino.
           
          Lavmaŝino molekula havas neniun specifan
              formon kaj neniun tipan mezuron. Ni premisas, ke ĝi
              prenas la formon de tio kio estas ĝuste lavata. Lavmaŝino
            molekula estas, antaŭ ĉio, la
              procezo, kiu iam, tre malofte,
              manifestiĝas kiel io simila al Remosko (aŭ prodiĵo)
              kvankam ne ronda sed ameboforma, do facilege sin transformanta kaj ŝanĝanta.
           
          Fine ni devas tuŝi la problemon
              de produktiveco kaj fidindeco. Nu, lavmaŝino molekula ne
              estas aparato produktiva. Ĉefe pro tio, ke ĝi ne estas la
              aparato. Escepte nur se ni premisos, ke la procezo estas,
              povas esti, aparato – aŭ ke l'aparato, la ilo, povas esti procezo.
              Lavmaŝino molekula estas la procezo ekstreme produktiva
              kaj false fidinda. Tio signifas:
              dekomponado, diserigado, estas fidinda kaj senerara. Ne
              ekzistas aĵoj nediserigeblaj. Ĉio povas esti diserigita, dekomponita. Kaj ĉio povas esti
              rekomponita, kunmetita denove. Tamen rekomponado ne estas
              plene senerara. Povas okazi, ke la maŝino redonas al ni ne
              tio kion ni metis en ĝi - maloftege tio okazas, sed okazas. Tio devas esti plibonigita,
              korektita. Tamen ne troe. Iomete da malcerteco kaj folo
              taŭgos. Neniam
              mankos amantoj de ludoj hazardaj kaj riskegaj. Ja povas
              okazi, ke tio io alia akcidente
              produktita far lavmaŝino molekula estas via plenumita
              revo. Se tia ebleco ekzistas, oni ne devus ĝin elimini.