| 
                
                 Oni diras, iuloke, iulande,
                        iulingve, ke hundo ne
                        voras hundon. Alilande, aliloke, alilingve oni
                        diras, ke korvo ne
                        forbekos okulon de alia korvo. Plej probable ili
                        pravas. Tial la
                        detektilo de stulteco ne devus esti la maŝino,
                        ĉar maŝinoj estas
                        stultaj, do plej probable stultecon (stulton,
                        stultaĵojn,
                        stultulojn
                        kaj stultilojn) ne
                        detektos (ĉar
                      ne volos detekti). Almenaŭ
                        maŝinoj
                        kompleksaj, malsimplaj. Tial la detektilo de
                        stulteco devus esti la
                        maŝino simpla. Tre simpla. Ekstreme simpla. Tiel
                        simpla, ke eĉ ne
                        maŝino. Kaj sendube ne funkcianta aŭtomate. La
                        detektilo devus esti
                      direktata mane. Nu, ĝi
                        devus esti io simila
                        al okulvitroj. Okulvitroj ne estas la maŝino,
                        prefere ne – tio
                        estas ilo por rigardi. Ilo kiu helpas vidi.
                        Helpvidilo. Rigardilo. 
                  Jen la propono. Prenu literojn D kaj S kaj d. Formo, mezuro, dikeco, koloro kaj ĉiuj aliaj trajtoj uzu libere, senrigore aŭ rigore (la subaj ekzemploj estas nur provoj kiujn oni ne nepre devas ripeti). Kunigu ilin. Plektu. Laŭvole. Uzu imagpovon senlime, tamen ne forgesu pri estetiko. Poste eltranĉu blankajn spacojn inter linioj. Aŭ eltranĉu liniojn. Tian vidilon (rigardilon) metu sur la printitan tekston. Movigu la ilon ĉiudirekten, kaose, atente rigardante tion kio troviĝos ene de eltranĉaĵoj. Baldaŭ ni iun stultaĵon trovos. Sendube. Se eltranĉado montriĝos tro malfacila, aŭ eĉ nefarebla, tiam printu la ŝablonon sur travidebla papero. Kompreneble neniu malpermesos al ni rigardi la mondon ĉirkaŭan tra tia vidilo. Tamen oni ne rekomendas rigardi tiel sur la surfacoj spegulemaj, kvankam, dirante kaj verkante la veron, ni ĝuste tion devus fari enkomence. ![]() Rekomendinda estas ankaŭ la metodo kribra. Tiucele oni devas konstrui la detektilon retan (kribran). Tia detektilo ne estas la maŝino, samkiel la reto (kribrilo) ne estas la maŝino, tial estas plene fidinda. Jen ni, propramane, instalos la reton kaj pere de tiu reto ni disigos grenojn de glumoj (laŭ iea, iulingva diraĵo). Unue ni devas trovi ĉiujn literojn d kaj s en la lekcioj pri anoiziologio. La aranĝo de literoj sur paĝo devas esti senŝanĝa (ili restas en la samaj lokoj). Ni havos dekkelkajn aŭ keldek tiajn aranĝojn depende de la kvanto da teksto surpaĝe. Nun ĉiujn aranĝojn oni devas meti sur unu paĝo. Tiel estos kreita la reto kribranta. Tra tia kribrilo ni "verŝas" ajnan tekston kiun ni volas senstultigi. Sufiĉas. Ĉi tiu lekcio estontis tute alia. Ĝi
                      estontis tute simpla listigado, spontana kaj
                      kaosa. Nu, ĉio kio alvenis al mia kapo. Ĉio ligita
                      kun reproduktado, multiplikado, kreskado,
                      disvolviĝado, aperado, kopiado. Kun la strategioj
                      de vivo kaj ekzistado. Ankaŭ kun propagando,
                      reklamo, edukado, civilizado, barbarigado,
                      alkulturado, asimilado, dehumanigado kaj
                      humanigado, analizo kaj sintezo, komentado,
                      kritikado, laŭdado... logiko kaj mallogiko... Kaj
                      tiel plu. 
                  Kiam mi jam komencis listigi, kio eĉ ŝajnis al mi ridinda, ĉar mi laboris laŭ neniu metodo, nenio min direktis, neniuj celoj kaj kriterioj min katenis, do mi povis tute libere paŝi la padon de anarkio, eĉ de ekstazo litania, tiam mi komprenis, ke tia listo, ajna listo, estas sensenca, ĉar ne ekzistas metodoj disvastigi stultecon. Stulteco ne bezonas disvastigadon. Saĝeco bezonas. Saĝeco devas esti disvastigata. Penege kaj persiste. Kiam oni ĉesos disvastigi saĝecon, ĝi mizeras, sekiĝas, velkas, putras, kaj fine tute malaperas. Eĉ je fekunda grundo. Dum stulteco kreskos kaj abundos. Mem. Senhelpe. Eĉ sur la plej malfekunda, sekega dezerto. Stulteco estas iu mirakla speco de perpetum mobile. Stulteco vivas eterne. Montoj forpasas, kaj stulteco ne forpasas. Stulteco estas kvazaŭ mistera radiado trapenetranta ĉiujn eblajn kaj maleblajn angulojn de la spaco kaj havanta neniun fonton. Do sensence estas verki pri metodoj. Stulteco estas kvazaŭ malhela materio, tiu tenebra energio plenpleniganta la universon pri kiu ni scias nenion krom tio, ke ĝi estas, ekzistas, aŭ prefere ni supozas kaj suspektas, ke ekzistas. La ununura, sed ĉu vere ununura, diferenco konsistas en tio, ke pri ekzisto de stulteco ni scias de longe, de ĉiam. Ĉu tio gravas? Ja ni ne scias en kio konsistas tia ekzisto. Ni scias, ke stulteco naskas sin mem, entuziasmigas sin mem, konstruas sin mem, levas sin mem, nutras sin mem. Igas sin mem. Ĉion faras mem. Al si mem, por si mem, de si mem, kun si mem, je si mem. Bedaŭrinde ne detruas sin mem. Estontis gaje kaj estas triste. Memtriste.  |