Blino.
Blino? Nu, blino? Simple blino. Kompreneble, ke mi aŭdis
ion. Mi scias kio blino estas. Ĉu
mi iam manĝis blinon? Ne,
probable ne. Sendube ne. No blin. Never blin. Neither blin, nor
blin. Do mi ne scias kio blino estas. Mi konas nur la vorto blino. Mi konas
nur la nocion blino.
Eble eĉ nur parton da tiu ĉi
nocio. Mia interno orelo aŭdas
nur akordon de kelkaj kunigitaj fonemoj kiu alvokas neniun bildon.
Nur iujn nebulajn asociojn. Iuspeca farunaĵo?
Ia pasteĉo? Io farĉita
per io? Aŭ speco de patkuko . .
. . . .

Mi
mendos blinojn. Oni portos al mi blinojn, mi manĝos
ilin kaj mi scios. Ĉu vere? Do
eble mi iros al la kuirejo kaj rigardos kiel oni faras blinojn. Poste
mi revenos hejmen kaj faros blinojn mi mem. Mi faros gigantan blinon,
eniros ĝin kaj rigardos de
interne. Mi estos en tio kion oni nomas blino
. . . . . .
Kaj
mi volus eniri la blinon.
Blino.
Blino.
Blino. Dublino. Lublino. Dęblino. Ĉu
oni faras blinojn en Dublino? Pli proable en Dęblino, sed . . . .
nu, vidu: Dough Blin . . . . . . Kaj eble en Norblino oni
faras blinojn? Grandegajn ferajn blinoj. Miltunajn ferblinojn!
|