Jen tre interesa observo: plimulte da tempo mi faras nenion. Mi sidas. Promenas. Staras. Atendas. Gvatas. Mi volus gvati, sed mi ne gvatas. Mi pigras. Antaŭ ĉio mi pigras. Vagas. De unu vando al la alia. De la tria al la kvara. De la kvara al la dua. De la mezo al la angulo. De la angulo al la centro. Mi promenas ĉirkaŭ unu maŝino. Mi ĉirkaŭiras la alian maŝinon. Mi revenas al la maŝino kiun mi ĝuste preterpasis. Mi krozas. Mi krozvagas. Vagekrozas. Krozasvagas. Mi traportas la metalan eskalon. Trenas ĝin. Tiras. Mi grimpas kaj malgrimpas kaj grimpas kaj malgrimpas kaj grimpas kaj malgrimpas. Mi batalas kontraŭ la vento kiu enkuregas ne petata, seninvite, malfermas la pordon. Mi fermas la pordon. La vento malfermas ĝin. Ni povus kune ludi koncerton. Fari teatraĵon. Krei spektaklon. Mi atente enrigardas la brikon. Prigardas. Rigardegas. Mi provas ekvidi en ĝi tutan universon. Mi ne vidas ĝin. Mi scias, ke ĝi tie troviĝas, sed mi ne vidas ĝin. Ĉu mi blindiĝis? Ĉu mi surdiĝis? Kaj neatendite mi vidas kaj aŭdas. Tion kion mi vidas kaj aŭdas mi devas memori. Rapide kaj senhezite noti. Kapti iele. Haltigi. Mi susurigas papertukojn. Mi perturbas la silenton. Kaj poste denove nenio. Mi denove pigras. Denove vagas sencele kaj krozas senkiale. Slalomas. Zigzagas - - - - | _ /=\---- Tiele tio aspektas. Kio aspektas tiele? Mia pensado. Same kiel tiu ĉi halo. Silente kaj vakue. Senmove kaj malplene. Antaŭ ĉio silente kaj malplene. Nur iuloke koncentriĝo enforme de malnovega maŝino. Iu abruptega plidensaĵo.



Mi revenas. Mi iras dormi. Vagas. Labirintumas inter la domoj kaj malheliĝanta ĉielo. Krozas je la stratoj same kiel en mia kapo krozas la penso reveni hejmen. Ĉar mi ne havos sufiĉe da fortoj. Ĉar io terure malhelpas min tie. Io mutigas la vandojn. Ili nur blinbutas ion nekompreneble. Mi ne devas iri longe – bone – blonge – blinge - - - - Doloras min la piedoj pro la tuttaga trotetado, pro senefekta, malproduktema kurado el angulo al angulo, pro pensoj ĉifonaj kaj frakasitaj, doloras min la korpo kaj la menso.