
RADOSŁAW NOWAKOWSKI
klaviceno cifereca, bzyk łysogórski
registrita en Aprilo kaj Majo 2025 hejme je Tascam
DR-07X
imagis, ludis, produktis, projektis, verkis,
printis, bindis: R.N.
(tie oni povas aŭskulti)
(tie oni povas aĉeti
.wav dosierojn)
Laŭ
la titolo La muziko iomete simetria ne estas simetria kiel
la tuto. Unuopaj muzikpecoj ankaŭ ne estas
simetriaj, nek unu al si mem, nek unu al alia. Foje
ili provas esti tiaj, sed sukcesas maloftege, Dum
simetriaj estas iliaj bazoj, tamen ne aŭde, sed vide, kvazaŭ geometrie,
ĉar pri la simetrio de tiuj aranĝoj decidas la
distrancoj inter la klavoj en klavaro, ne
intervaloj.
Bzyk łysogórski estas la muzikilo unika, preskaŭ
klavikordo. Havas nur du kordojn kaj simetrian
klavaron, sed ne havas la resonkeston: la plej altaj
tonoj troviĝas en la centro kaj ili malaltiĝas grade
dekstren kaj maldekstren. La klavaro havas 34 klavojn,
deksep je ĉiu flanko: la nombro estas tute hazarda,
simple ne estis pli da spaco, same hazardaj estas
intervaloj. La muzikilon konstruis mia amiko, najbaro
el malantaŭ la monto, Tomasz Rozborski.
|