Tiu ĉi restoracio estas ĜARDENA ne nur pro
            la nomo. Ĝi estas ĜARDENA, ĉar ĝi troviĝas en la ĝardeno
            kaj ne pro tio, ke iu ekkonsideris tian nomon allogan,
            modan, interesan, neŭtran, tradician, sufiĉe abstraktan,
            popularan, provokantan plezurajn asociojn.... Nu, ĝi ne nur
            troviĝas en la ĝardeno, ĝi estas la ĝardeno. Kaj se ĝi estas
            la ĝardeno, tiam oni devas ekimagi ĝuste la ĝardenon, ne
            tablojn kaj benketojn lokitajn ĉe ebenaj ŝtonetozaj aleetoj
            sinuantaj inter dekoraciaj arboj kaj florbedoj. Ne – oni
            prefere imagu la fruktejon, fruktoarbaron.... Jes. La nuna
            ĝardeno estis antaŭe la fruktoĝardeno kaj baldaŭe estos la
            ordinara arbaro. Do, la restoracio devus havi la nomon
            FRUKTOĜARDENA. Kompreneble. Kial ĝi tamen ne havas tian
            nomon? Ĉar ĝi estus la unua tia? Ne, ne gravas, ke ĝi estus
            la unua restoracio kun tiel bizara nomo. Ne pro la timo
            antaŭ nekonvencieco. Ĉu tie ĉi oni devas timi la
            nekonvenciecon? Ĉi tie, kie la plej nekonvencia estas tio
            kio estas konvencia? Ho, ne, ĉi tie ankaŭ regas la konvencio
            – ja la konvencio regas ĉie, do ankaŭ ĉi tie; sendube la ĉi
            tiea konvencio estas alia, diferenca, mala, sed konvencio
            estas konvencio..... La restoracio ne povas nomiĝi
            FRUKTOĜARDENA, ĉar nun la antaŭa fruktoĝardeno estas nur
            ordinara ĝardeno. Kaj ĉi tie regas la konvencio de
            kongrueco, de taŭgeco, kaj ne de abstrakteco.... Same bone
            ĝi povus havi la nomon ĈEMARA – la maro ja estas tute
            proksime. Aŭ SUBĈIELA. Ĉar vi eniras, levas vian kapon kaj
            tra truoplena tegmento vi vidas la ĉielon..... La tegmento
            estas vere plena de truoj, plektita el branĉetoj kaj folioj.
            La planko herboza, pli malebena ol ebena, plena de vivaĵoj
            trudiĝemaj kaj timemaj, foje mordantaj kaj pikantaj, do legi
            kaj sidi ne estas tiom plezure kiom povus ŝajni ekvidinte
            abundajn tigojn kaj senbridemajn herbaĉojn, des pli ke ĉie
            embuskas dornozaj sovaĝaj rozujoj, kaj la grundo, sufiĉe
            argileca, neniam estas seka. Pli bone estus alporti kun si
            la faldeblan seĝon aŭ manĝi starante. La faldeblan
            tableton ni ne devas alporti, kvankam tio ne estas
            malpermesita – ĝi ne estas nepra, ĉar teon, kafon kaj aliajn
            trinkaĵojn varmajn kaj malvarmajn neniu ĉi tie al ni oferos,
            do ni povus nenion meti sur tian tableton, escepte nur se ni
            ludu kartojn deserte.... La restoracio estas plene memserva.
            Ĝi ne havas ankaŭ la kuirejon. Por kio la kuirejo, se ĉiuj
            manĝaĵoj pretiĝas mem. Kaj ne estas multaj. Estas tiom
            malmultaj, ke oni ne bezonas printi la menuon. Sufiĉas nur
            ĉirkaŭrigardi kaj elekti.
           
         
         
            >>> Variaj pomoj ĵus
              plukitaj de arboj
             
            >>> Prunoj ĵus plukitaj
              de arbo.
             
            >>> Framboj ĵus
              plukitaj de arbusto.
             
            >>> Nigra vino.
             
            >>> Junaj juglandoj
              freŝe elŝeligitaj.