
RADOSŁAW NOWAKOWSKI
klaviceneto, klaviceno cifereca
registrita en somero 2026 hejme je Tascam DR-07X
imagis, ludis, produktis, projektis, verkis,
printis, bindis: R.N.
(tie oni povas aŭskulti)
(tie oni povas aĉeti
.wav dosierojn)
La muziko heksatona
diferencas disde aliaj muzikoj en nenio precipa, krom
tio ke rulas en ĝi iu rigoro pri la sonsekvo. Ĉiuj
gamoj heksatonaj ĉi tie ludataj konsistas el ses, laŭ
la nomo, sonoj kaj distancoj inter ili estas jenaj:
duonduto, unu-kaj-duonduto kaj kvar plendutoj. La
duonduto estas senmova kaj troviĝas ĉiam post la unua
sono de la gamo, dum la unu-kaj-duonduto vagas kaj aŭ
aperas antaŭ kvar plendutoj aŭ post ili aŭ ie inter
ili. Kaj jen ĉio, aliaj restriktoj ne validas. La
fingroj povas frenezi kaj foli laŭvole baraktante en
la iluzio de libereco.
|